*filtr/i UV

*filtri

(tr)
1.
Pasigi tra penetrebla tavolo fluaĵon, ekz-e por ĝin purigi de eretoj aŭ ĥemiaĵoj, por transdoni al ĝi aromon k.a.: per interna pumpa kaj filtra sistemo en kombino kun plantujoj en la forcejo la akvo efike reuziĝas [1]; pulkvo do estas la alkohola trinkaĵo nek distilita nek filtrita, de malklara, duonblanka aspekto [2]; (figure) li komencis filtradi (kribri, trafaligi) inter siaj fingroj la delikatan sablon [3]; (figure) relative simpla solvo [al la spamproblemo] estas filtri laŭ vortoj, kiuj aperas ĉefe en rubpoŝtaĵoj [4]; [tiu vorto ja malofte legiĝas, sed] parte tio estas sekvo de redaktora filtrado [5]. VD:kribri
2.
FOT Traigi la lumon tra ekrano por haltigi parton de la kolorradioj: la suno leviĝis alten kaj ĝiaj radioj, filtritaj tra la purpura [veltegmento], plenigis la amfiteatron per sanga lumo [6]; la plafono estis porcelansimila surfaco kaj la sunlumo, filtrata tra la laktaj vitromuroj fakte donis la plej perfektan lumigon [7].
1. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 2004
2. Monato, Centra Ameriko: Nepre ĝia nomo estas Meksiko
3. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
4. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
5. La Ondo de Esperanto, 2001, №7
6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
ĉeĥe:
cedit, filtrovat, prosáknout, protlačit tekutinu
ĉine:
使过滤 [shǐguòlü], 滤波 [lübō], 使滤波 [shǐlübō], 滤 [lü], 筛 [shāi], 蔽 [bì], 滤液 [lüyè]
france:
filtrer (tr.)
germane:
1. filtern
hispane:
filtrar
japane:
こす, ろ過する [ろかする], フィルターにかける [ふぃるたーにかける]
nederlande:
filteren
portugale:
filtrar
ruse:
фильтровать, профильтровывать 1. процеживать
slovake:
cediť, filtrovať
ukraine:
фільтрувати, цідити, проціджувати

filtraĵo

Tio, kio restas post filtrado: en 1890 Koch faris filtraĵon de sterilizita kulturo de tuberkulozaj mikobakterioj, kiun li nomis tuberkulino [8].
8. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas, 2011
angle:
filtrate
germane:
Filtrat

filtrilo

1.
Aparato por filtri: mi preparis kafon […] kiel oni kutime faras tion: mi boligis akvon kaj verŝis en filtrilon [9]; KOMP spamistoj [provas] verki siajn mesaĝojn, tiel ke ili trairas la filtrilon, ekzemple laŭcele misliterumante vortojn [10].
2.
MAT[11] (super aro E) Tia nemalplena aro de subaroj de E, ke: (1) la malplena aro ne apartenas al ĝi; (2) ĉiu superaro de iu ajn el ĝiaj elementoj apartenas al ĝi; (3) ĉiu komunaĵo de finia nombro da ĝiaj elementoj apartenas al ĝi: la aro de ĉiuj ĉirkaŭaĵoj de donita punkto de topologia spaco estas filtrilo. VD:pli fajna, konverĝa.
angle:
2. filter
ĉeĥe:
filtr (i program)
ĉine:
过滤器 [guòlüqì], 滤清器 [lüqīngqì]
france:
filtre
germane:
Filter 2. Filter
hispane:
filtro
japane:
ろ材 [ろざい], フィルター, ろ過器 [ろかき]
nederlande:
filteren
ruse:
фильтр
slovake:
cedidlo, filter
ukraine:
фільтр

filtriĝi

1.
Klariĝi aŭ puriĝi per filtrado. VD:traflueti
2.
(figure) Diseriĝe trairi kvazaŭ tra filtrilo: lunlumo filtriĝis inter la branĉoj kaj trunkoj, kaj la neĝokristaloj brilis […] en la lumigitaj lokoj [12]; pli kaj pli el tiu indiferento kaj izoleco filtriĝis (vd sorbiĝi) en ŝian animon, ŝi ekhavis senton de malgajo kaj soleco [13].
ĉine:
[lí], 透进 [tòujìn], 渗出 [shènchū], 漓 [lí], 渗过 [shènguò], 透过 [tòuguò], 滴下 [dīxià]
france:
filtrer (intr.)
germane:
2. durchsickern, durchdringen, (ein)dringen
japane:
ろ過する [ろかする], しみ出る [しみでる], 漏れる [もれる]
ruse:
1. профильтроваться 2. просочиться
ukraine:
просочуватися, цідитися, проціджуватися, фільтруватися

administraj notoj