forc/i SPV
forci
(tr)
PIV1
PIV1
- 1.
Kultivi subvitre plantojn, donante al ili la plej bonajn kondiĉojn, por ke ili rapide kresku.
- 2.
- Perforte ŝanĝi la kondiĉojn por pli facile povi atingi ion: sed kompreneble kaj bedaŭrinde oni ne volas trankvile ĝisatendi la naturan plenumiĝon de tiu evoluo, sed klopodas forci ĝin [1].
1.
William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj
- ĉeĥe:
- rychlit (rostliny), urychlit
- france:
- forcer
- hungare:
- 1. üvegházban nevel 2. erőltet, forszíroz
- nederlande:
- forceren
- portugale:
- 1. cultivar em estufa
- ruse:
- выращивать в тепличных условиях, ускорить созревание
- slovake:
- rýchliť, urýchliť (rastliny)
forcejo
↝ 
Vitra domo aŭ kesto kun vitra surfaco, kie oni forcas plantojn: iom for staris belega granda forcejo, ĝiaj miloj da kristalaj paneloj scintilis en la sunlumo [2].
2.
L. Frank Baum, trad. Donald Broadribb: Tiktoko de Oz
- angle:
- greenhouse, hothouse
- ĉeĥe:
- fóliovník, pařeniště, rychlírna, skleník
- france:
- serre
- germane:
- Treibhaus, Gewächshaus
- hispane:
- invernadero
- hungare:
- üvegház
- nederlande:
- serre, broeikas
- pole:
- inspekt, szklarnia
- portugale:
- estufa
- ruse:
- парник, теплица, оранжерея
- slovake:
- parenisko, rýchliareň, skleník
forceja efiko
↝ 
Varmiĝo kaŭzita per tio, ke ŝirma substanco (ekzemple vitra fenestro) enlasas radiojn de certaj frekvencoj, kiuj kunportas varmon, sed ne ellasas la reflektitajn radiojn, kiuj havas alian frekvencon. Ĝenerale konata tiu efiko iĝis pro la varmiĝo de la tera atmosfero, kiun kaŭzas molekuloj de karbondioksido, akvo, ozono, metano kaj aliaj gasoj reflektante la infraruĝajn radiojn el la tersurfaco: metano, eligita de ruktantaj bovoj, kontribuas al la forceja efiko, kiu ĥaosigas la klimaton [3].
3.
Krys Ungar: Vivu vigle kaj vegetare, Monato, numero 07/1995
- angle:
- greenhouse effect
- ĉeĥe:
- skleníkový efekt
- france:
- effet de serre
- germane:
- Treibhauseffekt
- hispane:
- efecto invernadero
- hungare:
- üvegházhatás
- nederlande:
- broeikaseffect
- pole:
- efekt szklarniowy
- portugale:
- efeito estufa
- ruse:
- парниковый эффект
- slovake:
- skleníkový efekt