*fremd/a PV

*fremda

1.
Ekstera kaj senrilata al la koncerna persono aŭ afero: tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj [1]; ŝi edziniĝis je fremda persono [2]; kiu nur unufoje vojaĝis en lando, kies etiketreguloj estis al li fremdaj, tiu povas kompreni mian embarason [3]; ĉio ŝajnis al li fremda, malproksima, vanta kaj pereema [4]; li ŝajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable [5]; nenio en la mondo estis pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo Marta ; ni estis unu por la alia eble duone fremdaj [6]; fremda malfeliĉo instruas PrV ; ne doloras frapo sur fremda kapo (najbara) PrV ; el fremda poŝo oni pagas facile PrV . VD:malpropra, aliula
2.
Aliloka, alilanda, alietna, eksterlanda: li flugis al la fremdaj landaj transe de la maro [7]; ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn [8]; la jordania Ministro pri fremdaj aferoj [9]; li estis malproksime en fremdaj lokoj [10]; mi persekutis ilin eĉ ĝis fremdaj urboj [11]; oni akuzis lin pri rasismo, ekspluata kaj supereca sinteno al malgranda fremda popolo [12]. VD:alia, ekzota, fora, transmara
afrikanse:
vreemde
albane:
çuditshme
amhare:
እንግዳ ነገር
angle:
foreign
arabe:
غريب
armene:
տարօրինակ
azerbajĝane:
qəribə
beloruse:
1. чужы 2. замежны, іншаземны, чужаземны
bengale:
অদ্ভুত
birme:
ထူးဆန်းတဲ့
bosne:
čudno
ĉeĥe:
cizí (patřící jinému / jiné zemi )
ĉine:
2. 外源性 [wàiyuánxìng], 洋 [yáng], 异样 [yìyàng]
dane:
mærkelig
estone:
kummaline
eŭske:
arraro
filipine:
kakaiba
france:
étranger (adj.)
galege:
estraño
germane:
1. fremd, außenstehend, außerhalb, unbekannt 2. fremd (nicht von hier), ausländisch, auswärtig
guĝarate:
વિચિત્ર
haitie:
etranj
hinde:
अजीब
hispane:
2. extranjero
hungare:
idegen ~a malfeliĉo instruas: más kárán tanul az okos. ne doloras frapo sur ~a kapo: nem az én fejelm fáj, ha a másét ütik. el ~a poŝo oni pagas facile: a kibicnek semmi sem drága.
igbe:
iche
indonezie:
asing
irlande:
aisteach
islande:
undarlegt
japane:
奇妙な [きみょうな]
jave:
aneh
jide:
מאָדנע
jorube:
ajeji
kanare:
ವಿಚಿತ್ರ
kartvele:
უცნაური
kazaĥe:
оғаш
kekĉie:
ab̕l
kimre:
rhyfedd
kirgize:
бөлөк
kmere:
ចម្លែក
koree:
기이 한
korsike:
attitudina
kose:
engaqhelekanga
kroate:
čudno
kurde:
xerîb
latine:
mirum
latve:
dīvains
laŭe:
ເປັ
litove:
keista
makedone:
чудно
malagase:
hafahafa
malaje:
pelik
malajalame:
അസാധാരണമായ
malte:
stramba
maorie:
ke
marate:
विचित्र
monge:
coj txawv txawv
mongole:
хачин
nederlande:
1. vreemd 2. vreemd (niet van hier), buitenlands
nepale:
अनौठो
njanĝe:
zachilendo
okcidentfrise:
frjemd
panĝabe:
ਅਜੀਬ
paŝtue:
عجيبه
pole:
obcy 1. obcy, postronny, cudzy 2. obcy
portugale:
1. estranho, alheio, estrangeiro 2. estranho, alheio, estrangeiro, alienígena
ruande:
bidasanzwe
ruse:
1. чужой, чуждый, посторонний 2. иностранный , чужеземный, чужестранный
samoe:
ese
sinde:
عجيب
sinhale:
අමුතු
skotgaele:
neònach
slovake:
cudzí
slovene:
čudno
somale:
la yaab leh
ŝone:
shamisa
sote:
e makatsang
sunde:
aneh
svahile:
ajabu
taĝike:
аҷиб
taje:
แปลก
tamile:
விசித்திரமான
tatare:
сәер
telugue:
వింత
tibete:
ཁྱད་མཚར་པོ་
ukraine:
дивно
urdue:
عجیب
uzbeke:
g’alati
vjetname:
lạ
zulue:
ongaziwa

fremdeco

Situacio aŭ sento de ne komuna aparteno, de alieco: reciproka fremdeco […] dividas inter si la naturajn filojn de sama lando [13]; la sento de soleco kaj fremdeco iom post iom estis forpuŝata de tio nova, kio venis al li [14]; la fremdeco de la lingvo detruas la paroladon – tute egale ĉu la lingvo estas fremda al la oratoro aŭ al la publiko [15]; malgraŭ tuta ŝia malvarmeco kaj fremdeco mi pli kaj pli sentis, ke mi amas Zoleman [16].
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
14. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
15. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
16. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
angle:
foreignness, alienation
beloruse:
чужасьць
ĉine:
不熟悉 [bùshúxī], 陌生 [mòshēng]
france:
caractère étranger
germane:
Fremdheit
indonezie:
keasingan
japane:
疎遠さ [そえんさ], 物珍しさ [ものめずらしさ]
pole:
obcość, nieznajomość
ukraine:
чужість

fremdiĝo

Ĉeso de amikaj, kamaradaj aŭ intimaj rilatoj: pereos la latina lingvo kaj tiam venos grava konfuzo en ĉiuj sciencoj, grava fremdiĝo inter la homa gento [17]; minoritata movado, eĉ la plej serioza, riskas la danĝeron [de] malŝato kaj malestimo, primokoj kaj ridindigoj, kelkfoje eĉ kompleta fremdiĝo kaj ekskomunikiĝo el la socio [18]; foje alvagas iu gazeto, lialingva, mi foliumas en ĝi, kun stranga sento de fremdiĝo [19].
17. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
18. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
19. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
angle:
alienation
beloruse:
адчужэньне
ĉine:
距离感 [jùlígǎn], 异化 [yìhuà], 使疏远 [shǐshūyuǎn], 疏远 [shūyuǎn]
france:
éloignement (vis-à-vis de qqun)
germane:
sich fremd werden, Entfremdung
hungare:
elidegenedés
indonezie:
pengasingan
japane:
疎遠 [そえん], 疎外 [そがい]
pole:
wyobcowanie, wykluczenie
ruse:
отчуждение

fremdismo

LIN Sentraduka uzo de fremda, alilingva vorto, esprimo, proverbo: ili […] klopodis akcenti la fremdan medion spicante sian tradukon per fremdismoj [20].
angle:
foreignism
beloruse:
ксэнізм
france:
xénisme
germane:
Xenismus
indonezie:
campur kode
pole:
makaronizm

fremdulo

Homo fremda al la koncerna lando, etno, urbo, familio, homgrupo; eksterulo1: kial do mi trovis favoron en viaj okuloj, ke vi atentas min, kvankam mi estas fremdulino? [21]? regis vivo kaj societemeco, eminentaj fremduloj venadis de proksime kaj de malproksime [22]; ekster esperanta medio esperantisto sentus sin sola, inter fremduloj, – male, en esperantista medio li sentus sin inter fratoj, kvazaŭ inter sangofratoj [23]; se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke PrV ; Jakob vivis fremdule en la lando Kanaana [24]. ANT:parenco3, proksimulo, proprulo
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 2:10
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
23. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:1
angle:
foreigner
beloruse:
чужак, чужынец, іншаземец, чужаземец, замежнік
ĉeĥe:
cizinec
ĉine:
陌生人 [mòshēngrén], 未詳 [wèixiáng], 陌路 [mòlù], 紅毛 [hóngmáo]
france:
étranger (subst., personne)
germane:
Fremder Fremder, Unbekannter
hungare:
idegen
indonezie:
orang asing
japane:
異人 [いじん], 外国人 [がいこくじん], 部外者 [ぶがいしゃ], 他人 [たにん]
pole:
obcy
ruse:
чужак, чужой (в знач. сущ.), посторонний (в знач. сущ.)
slovake:
cudzinec
tibete:
ངོ་མ་ཤེས་པའི་མི་
ukraine:
чужий (ім.), чужинець, іноземець

malfremda

Iel konata, hejma aŭ familiara2: mi sentis ke la lingvo estas ankaŭ iom malfremda al mi [25].
25. Eterna krokodilanto: Respondo al la respondo de Daniel, tubaro, 2023-04
beloruse:
знаёмы, вядомы
france:
connu
pole:
znajomy, wiadomy

administraj notoj