*parenc/o

*parenco

GEN
1.
(pp individuo) Iu apartenanta al la sama familio kiel la koncernata individuo, aŭ havanta komunan antaŭulon kun ĝi: Laban diris al Jakob: ĉu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage [1]? ŝi mem solene anoncis al ĉiuj siaj parencoj kaj konatoj, ke ŝi jam estas fianĉino [2]; antaŭe li preskaŭ nenion konis pri tiu popolo, sed nun li iamaniere eksciis, ke ili estas parencoj de la francoj, sekve parencoj de d’Artagnan [3]; tiun ĉi bienon aĉetis unu mia malproksima parenco [4]; pli bona amiko intima ol parenco malproksima PrV ; malriĉulo parencojn ne havas PrV ; parenco per Adamo (treege malproksima, nur fantazia) PrV . parencojSUB:kuzo, gepatroj
2.
Boparenco Naomi havis parencon de ŝia edzo, viron eminentan [5];
3.
(figure) (pp pri grupo aŭ strukturo de interdependaj aferoj) Iu aŭ io kun sama deveno, de sama kategorio: parencoj de tukanoj (devenante de sama pratribo kiel tukanoj) [6].
angle:
relative, relation, kinsman
beloruse:
сваяк
bretone:
kar (ak.)
ĉeĥe:
příbuzný, příbuzný (osoba)
ĉine:
近亲 [jìnqīn], 近親 [jìnqīn], 同宗 [tóngzōng], 亲戚 [qīnqī], 親戚 [qīnqī], 戚属 [qīshǔ], 戚屬 [qīshǔ]
france:
parent (subst., personne apparentée)
germane:
Verwandter
greke:
συγγενής
hispane:
pariente
hungare:
rokon
ide:
parento
itale:
parente
japane:
親類 [しんるい], 親族 [うから], 親戚 [しんせき]
kartvele:
ნათესავი
kimre:
perthynas
litove:
giminaitis
nederlande:
familielid, lid van de familie
okcidentfrise:
famyljelid
pole:
krewny
portugale:
parente
rumane:
rudă
ruse:
родственник
slovake:
príbuzný, rodina
svede:
släkting
telugue:
బంధువు
tibete:
སྤུན་སྐྱ་
turke:
akraba
ukraine:
родич, кревний (ім.)
volapuke:
röletan

parenca

1.
(pp pri individuo) Apartenanta al la sama familio aŭ parencaro: ili estas proksime parencaj al ni kaj ofte faras al ni vizitojn [7]; dank’ al la parencaj ligiloj, kiuj nin kunigas, mi povos ŝin oftege vizitadi en intimeco de familio [8]; ĉi tie la arboj ŝajnas al ni parencaj [9]; parencaj rilatoj.
2.
(figure) Samdevena aŭ samkategoria: ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj [10]; forlasante la hejmon, loĝejon, ĉambron, kie oni loĝis multajn jarojn kaj kie ĉio estas tiom parenca kaj kara Metrop ; tiumomente fariĝis Olga proksima, parenca kaj komprenebla, kiel iam Metrop ; amikigi du parencajn popolojn [11]; en tiu speco parencaj estas ekzemple la lingvoj franca, itala, hispana, portugala kaj rumana, ĉar ĉiuj evoluis el la latina [12]; la kukurboj, [tiuj] globoformaj fruktoj […] botanike estas parencaj al la beroj [13]; pretervide la pezon en movoj kaj manieroj, lia aspekto estis iom parenca al tiu de la muskedistoj en la romanoj [14]; malgracio kaj misritmo kaj malharmonio estas parencaj al fiparolado kaj fikonduto [15]. VD:analoga, familiara, kutima1, najbara, proksima, simila
angle:
related
beloruse:
1. сваяцкі, родны 2. роднасны, блізкі
bretone:
kar (ag.)
ĉeĥe:
příbuzný, spřízněný
ĉine:
紧密相联 [jǐnmìxiānglián], 緊密相聯 [jǐnmìxiānglián], 戚 [qī], 支与流裔 [zhīyǔliúyì], 支與流裔 [zhīyǔliúyì], 亲 [qīn], 親 [qīn], 亲属 [qīnshǔ], 親屬 [qīnshǔ]
france:
apparenté, parent (adj., apparenté)
hungare:
rokon- 1. rokoni ~aj rilatoj: rokoni kapcsolatok.
japane:
親族の [しんぞくの], 血縁の [けつえんの], 同族の [どうぞくの], 同類の [どうるいの]
nederlande:
verwant
pole:
pokrewny, spokrewniony
portugale:
parente (adj.), aparentado (adj.)
rumane:
conexe, aproapele
ruse:
родственный
slovake:
príbuzný
ukraine:
рідний, родинний

parenceco

1.
La rilato inter parencoj: ili tute ne estis en ia parenceco inter si [16]; la senkompara saĝulo […] estas mia avo, mi fieras pri ĉi tiu parenceco [17]; personoj starantaj en la sama linio de parenceco [18].
2.
(figure) Proksima rilato inter du aferoj: mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon kiun mi havas kun la poezio [19]; inter la esperantismo kaj la homaranismo ekzistas nenia parenceco [20]; tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas laŭvola [21]; inter la ambaŭ ideoj ekzistas parenceco tre granda [22]. VD:akordo, identeco3, simileco
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVIII
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
20. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
22. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
beloruse:
1. роднасьць, сваяцкасьць 2. роднаснасьць, блізкасьць
ĉine:
血緣關係 [xiěyuánguānxi], 血缘关系 [xiěyuánguānxi], 亲属 [qīnshǔ], 親屬 [qīnshǔ], 同宗 [tóngzōng], 同族 [tóngzú], 有血緣關係 [yǒuxiěyuánguānxi], 有血缘关系 [yǒuxiěyuánguānxi], 有关系 [yǒuguānxi], 有關係 [yǒuguānxi], 亲缘 [qīnyuán], 親緣 [qīnyuán]
germane:
Verwandtschaft
japane:
血縁 [けつえん], 親類関係 [しんるいかんけい]
pole:
pokrewieństwo

*parencino

GEN
Ina parenco: ŝi […] estas eĉ via proksima parencino... Marta ; tio estas mia parencino kaj servistino, Ester — respondis Sara [23]; kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco [24].
beloruse:
сваячка
ĉine:
家属 [jiāshǔ], 家屬 [jiāshǔ]
germane:
Verwandte
hungare:
nőrokon
ide:
parentino
nederlande:
familielid (vr.)
pole:
krewna
rumane:
rudă
ruse:
родственница
ukraine:
родичка
volapuke:
jiröletan

*boparenco

GEN
Parenco de unu el geedzoj rilate al la parencaro de la alia: ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj [25]; la parenco de mia edzo aŭ la edzo de mia parenco, estas mia boparenco [26].
angle:
in-law
beloruse:
сваяк (някрэўны)
ĉeĥe:
příbuzný získaný sňatkem
hungare:
rokon (házasság révén)
japane:
姻族 [いんぞく], 姻戚 [いんせき]
nederlande:
schoonfamilielid, lid van de schoonfamilie
pole:
powinowaty
portugale:
parente afim, afim, parente por afinidade
rumane:
relaționat, inrudit
ruse:
свойственник
slovake:
príbuzný získaný manželstvom
ukraine:
родич через шлюб, свояк

administraj notoj