*funebr/o UV

*funebro

1.
Malĝoja sento pro ies morto, pro malfeliĉego: estas granda funebro en la domo, en la tuta lando; la funebro estis tiel forta, ke ili tute forgesis, pri kiu ili funebris [1]; pro ŝia nova funebro, ŝi rifuzas momente ĉian interparoladon kun iu ajn [2]; post la unua funebro ŝi riproĉis sin, ke ŝi ne povis sin doni tute al la funebro kaj al la memoro de la patrino [3].
2.
Eksteraj montroj de tia malĝojo; funebra ceremonio: baldaŭ venos la tagoj de funebro pro mia patro [4]; piuloj enterigis Stefanon, kaj faris pri li grandan funebron [5]; la tempo de la funebro finiĝis [6]; funebron estas tre facile ludi [7]; la popolo admiris la malmoderajn signojn de funebro, kiujn elmontradis la cezaro [8]; blanka koloro en Oriento signifas funebron [9]; mi klarigis al ŝi la entombigan ceremonion, la funebron de la familio, nigran veston, larmojn, pastron, funebran veturilon [10]. VD:kondolenco
3.
Vestoj de funebro: la ĉefpastroj solene portis la funebron je la mortinta sinjoro [11]; pri kiu vi portas funebron? demandis la virino en la zibelaĵoj, ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta Marta .
angle:
1. mourning, grief 2. mourning, grief 3. mourning garments, mourning band, weeds (mourning clothes)
beloruse:
жалоба
ĉeĥe:
smutek
ĉine:
2. 追悼会 [zhuīdàohuì], 丧 [sāng]
france:
deuil 2. funérailles, obsèques
germane:
1. Trauer 2. Trauerfeier 3. Trauerkleidung
hispane:
1. luto 2. luto, funeral 3. luto
hungare:
1. gyász 2. gyászolás 3. gyászruha
japane:
死別の悲しみ [しべつのかなしみ], 哀悼 [あいとう], 喪 [も], 喪服 [もふく], 喪章 [もしょう], 喪中 [もちゅう]
nederlande:
1. rouw 2. rouw 3. rouwkledij
perse:
1. سوگ، ماتم، عزا 2. مراسم سوگواری، مراسم عزاداری 3. لباس سوگواری، لباس عزاداری
portugale:
1. luto, nojo 2. luto, nojo 3. luto, nojo
ruse:
траур
slovake:
smútok
tibete:
སྐུ་ཕུང་གདན་ཞུ་
ukraine:
жалоба, скорбота, траур

*funebra [12]

1.
Malĝoja pro morto, malfeliĉego: funebra sento, mieno; ero da espero ekbrulis en liaj funebraj okuloj [13]; lia vizaĝo provis doni funebran esprimon al muskoletoj delonge firmiĝintaj en tute mala direkto [14].
2.
Rilata al funebro: funebra ceremonio [15]; funebra ploristino [16]; kantu funebran kanton [17]; voĉo de funebra plorado estos aŭdata el Cion [18]; homoj, […] vestitaj per funebraj tukoj, ĉiuj kriis kiel frenezaj [19]; ĉiuj sekvis la funebran procesion [20]; bela virino kuŝis en la ĉerko sur la velurkovrita funebra veturilo [21]; ĉirkaŭ la funebra lito (kp mortolito) kolektiĝis pastroj [22]; virino en funebra vesto kun tre pala vizaĝo Marta ; oni […] pendigu funebrajn kurtenojn [23]; mensogas kiel […] funebra parolo PrV .
angle:
1. funereal, dismal, gloomy 2. funereal, funeral
beloruse:
жалобны
ĉeĥe:
funebrální, pohřební, smuteční, truchlivý
france:
de deuil, endeuillé, funèbre, funèrère
germane:
1. trauervoll, düster 2. Trauer-, Begräbnis- ~a ceremonio: Trauerfeier. ~a plorado: Wehklagen.
hungare:
2. gyász-
japane:
哀悼の [あいとうの], 悲嘆にくれた [ひたんにくれた], 喪の [もの], 葬式の [そうしきの]
nederlande:
1. rouwend 2. rouw-, begrafenis-
perse:
1. سوگوار، عزادار، ماتم‌دیده
ruse:
траурный
slovake:
pohrebný
ukraine:
жалобний, скорботний, траурний, похоронний, надгробний

funebri

(x)
1.
Interne senti funebron: kial vi aspektas tiom malĝoja? ĉu vi funebras ies morton [24]? mi funebris pro li, kiel mi funebris pro miaj propraj filoj [25]; Oktavia restis sendorma dum granda parto de la nokto por funebri apud la kadavro de sia frato [26]; kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis [27]; li dum sia restanta vivo funebris ŝin kaj neniam edziĝis kun alia virino [28]. VD:bedaŭri1, malĝoji
2.
Ekstere montri funebron: li funebris pri sia patro dum sep tagoj [29]; La filo, laŭ la ŝuldo de infano, ⫽ Funebri devas kelkan tempon [30]; dum du tagoj oni tutlande funebris [31]; VD:kondolenci
angle:
mourn 1. grieve 2. weep, bewail
beloruse:
1. аплакваць, быць у жалобе 2. насіць жалобу
ĉeĥe:
držet smutek, truchlit
ĉine:
[dào], 謼 [hū], 啼 [tí]
france:
être en deuil (de), porter le deuil (de), pleurer (qn, la mort de qn)
germane:
trauern, betrauern
hungare:
(meg)gyászol
japane:
深く悲しむ [ふかくかなしむ], 死を悼む [しをいたむ], 弔う [とむらう], 喪に服する [もにふくする]
nederlande:
rouwen
perse:
سوگواری کردن، عزاداری کردن
ruse:
оплакивать, носить траур
slovake:
smútiť, trúchliť, žialiť
ukraine:
сумувати, оплакувати (небіжчика), носити жалобу

funebristo

Profesiulo pri aranĝo de funebroj: diskuti ĉe la funebristo preskaŭ horon pri detaloj de la koloro, grandeco, litertipo, eĉ precizaj marĝenoj de tiu plato [32]. VD:ĉerkisto, tombisto
32. I. Ertl: Vi(d)vokroniko, Beletra Almanako, 2019-06 (35)
angle:
funeral director
beloruse:
арганізатар пахавальных цырымоній
france:
entrepreneur de pompes funèbres
germane:
Bestatter

administraj notoj