galabij/o NeoGlo

galabijo

TEKS Granda malstrikta robo kun brusta fendo ĉe la kolumo, kun aŭ sen manikoj, tradicie portata de egiptaj viroj: lia patrino laboris por subteni lin, farante lanajn galabijojn [1]; la gvardio de la fremda reĝino fakte konsistis el regul-armeaj taĉmentanoj, sub kies luksaj galabijoj kaŝiĝis oficialaj fusiloj [2]; lia posteseo „Galabijo en Bruselo“ [3]; la poeto vidas maljunan virinon ĉe dompordo, vestitan en blanka galabijo [4]. VD:ĝelabo, kaftano, surtuto

egiptaj muzikantoj en galabijoj
PD  [5]
1. L. N. Newell: Ali Ford, en: Bakŝiŝ, 1938
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
3. Monato, Carlo Minnaja: Du vivpoemaroj, 2005
4. M. Nervi: Galabijo en Bruselo..., 2011
5. Zerida, wikipedia english: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Egyptian_musicians.jpg
angle:
 galabia, galabiya
ĉeĥe:
 galábie
france:
 galabiyah
germane:
 Galabiyah
itale:
 galabia
pole:
 galabija, dżalabija
slovake:
 galábia

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.