*surtut/o UV
*surtuto
En la eŭropa modo, supervesto
(kaftano)
kun la baskoj atingantaj genuojn (iam iom pli longa, iam
malpli), kun kolumo, iom malstrikta ĉe la talio, kun butonoj:
mi volas alkudri butonon al mia surtuto
DL
;
en la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la
poŝo de mia surtuto mi portas paperujon (t.e.
biletujon)
[1];
mi donos al vi surtuton kaj mantelon, kiun vi devos porti dum ĉi tiu tempo
[2];
ekrapidonta al la vizitanto, kiun li ekvidis en la antaŭĉambro donantan al lakeo
sian surtuton
ChL
;
doganistoj, kiuj en siaj ruĝaj surtutoj […] saltadis de ŝipo al ŝipo
RBa
;
brilas sur lia kapo la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun
duobla kunkudro, brilas sur la brusto ora ĉeneto kaj
balanciĝas gracie sur la malluma fono de la surtuto
Marta
;
li sidis sur la parada seĝo, tenante unu manon en la brusto de l’ surtuto kaj la
duan en la neordigitaj haroj
BdV
;
multo da gastoj en nigraj surtutoj kaj frakoj aliras
antaŭe al la mano de Anna Andrejevna
[3];
ŝi kaptis sian surtuton, sukcesis surmeti kaj butonumi
ĝin, kaj kuris nudpiede tra la koridoro
[4].
mantelo2
redingoto,
jako,
palto,
sutano,
tuniko
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40.
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La revizoro, akto 5a, sceno 5a
4. M. Boulton: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:3
5. LACMA Image Library: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Man's_silk_and_wool_twill_frock_coat_c._1820.jpg
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La revizoro, akto 5a, sceno 5a
4. M. Boulton: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:3
5. LACMA Image Library: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Man's_silk_and_wool_twill_frock_coat_c._1820.jpg
- angle:
- *over-coat
- beloruse:
- сурдут
- ĉeĥe:
- svrchník (kabát)
- ĉine:
- 大衣 [dàyī], 氅 [chǎng]
- france:
- *redingote, pardessus
- germane:
- *Rock (Obergewand), Gehrock, Mantel
- hispane:
- abrigo, sobretodo, gabán, chaquetón
- hungare:
- kabát, köntös
- japane:
- オーバー [おーばー], 外套 [がいとう], コート [こーと]
- nederlande:
- overjas
- pole:
- *surdut
- ruse:
- *сюртук
- slovake:
- plášť, prevlečník, zvrchník
- ukraine:
- сюртук, плащ (з каптуром)
noktosurtuto, nokta surtuto
Negliĝa ĥalato
ofte uzata kiel noktovesto:
vasta blusilka sabata noktosurtuto
RBa
;
[li] havis neniajn aliajn vestojn krom paro da pantofloj kaj malnova
nokta surtuto
[6];
la doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj […] sidis en la ava seĝo
BdV
.
6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
- beloruse:
- начны халат
- ĉeĥe:
- župan
- ĉine:
- 睡裙 [shuìqún]
- france:
- robe de chambre
- germane:
- Nachtrock, Schlafrock, Morgenmantel
- hispane:
- bata de noche
- hungare:
- hálóköntös, házikabát
- japane:
- ナイトガウン, 部屋着 [へやぎ]
- nederlande:
- kamerjas
- ruse:
- домашний халат
- slovake:
- župan
- ukraine:
- нічний халат
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.