*jak/o UV
*jako
Ekstera vesto,
malfermiĝanta ĉe ia antaŭa parto,
manikhava, kovranta la korpon ekde la ŝultroj ĝis
proksimume la koksoj:
la jako estas la ordinara senceremonia vesto de la
okcidentaj eŭropanoj;
el la felo faru jakon
[1];
indiĝenoj […] en siaj vilaj peltaj jakoj prezentis strangan vidaĵon
[2];
nun ni povas havi ŝafan lakton, ŝafan fromaĝon kaj lanajn ŝtrumpojn, eĉ lanajn
noktajn jakojn
[3];
post la trumpetistoj rajdis dekkelko da asiriaj kavaliroj, en pintaj ĉapoj,
jakoj kaj malvastaj pantalonoj
[4];
Jako, veŝto, eĉ kalsono // Ĝenus viajn movojn, dum ― // Sendepende de l' sezono
― // Taŭgas nur l' Adam-kostum'
[5]!
kamizolo,
veŝto
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Ĉastemulino
- angle:
- jacket
- beloruse:
- пінжак, куртка, тужурка
- ĉeĥe:
- kabát, krátký kabát, sako
- ĉine:
- 上衣 [shàngyī], 夹克 [jiākè], 袄 [ǎo], 外衣 [wàiyī]
- france:
- veste (d'homme), veston
- germane:
- Jacke, Jackett, Sakko
- hispane:
- chaqueta
- hungare:
- zakó
- indonezie:
- jaket
- itale:
- giacca, giubba, giubbotto
- japane:
- 背広 [せびろ], ジャケット [じゃけっと], 上着 [うわぎ]
- katalune:
- jaqué
- nederlande:
- jas
- portugale:
- paletó (de homem), casaco (de homem), jaquetão, japona, véstia
- ruse:
- пиджак, куртка, тужурка
- slovake:
- kabát, sako
- svede:
- jacka
- tibete:
- སྟོད་ཐུང་
- ukraine:
- куртка, тужурка, піджак
jaketo
- 1.
Mallonga jako:
ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu,
bone kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi
Marta
;
[kamarado] en blanka ĉemizo sub mallonga
griza jaketo, kareseme rigardis ŝin
[6];
jaketo de kelnero.
ĵaketo- 2.
Deprenebla, ne algluita papera kovrilo de bindita aŭ
broŝurita libro, ofte kun kolora ilustraĵo.
6.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 3
- angle:
- jacket
- beloruse:
- 1. жакет 2. супэрвокладка
- ĉeĥe:
- kabátek, kazajka, sáčko, žaket
- ĉine:
- 外套 [wàitào], 袄 [ǎo], 袄子 [ǎozi], 襦 [rú]
- france:
- 1. veste (courte), blouson, pourpoint 2. jaquette (de livre), couverture (jaquette)
- hungare:
- könyvborító 1. kosztümkabát
- indonezie:
- 1. jaket kecil 2. jaket buku
- itale:
- 1. giacchetta, giubbetto, giubba 2. copertina, sovracoperta
- japane:
- ジャケット [じゃけっと], カバー [かばー]
- katalune:
- jaqueta
- nederlande:
- jasje
- portugale:
- sobrecapa
- ruse:
- 1. жакет 2. суперобложка
- slovake:
- kabátik, žaket
- ukraine:
- жакет
trikjako, trikita jako
-
Jako trikita el lano, kotono ks, portata super ĉemizo aŭ bluzo:
ŝi ofte estis ĵetanta sur liajn ŝultrojn sian lanugan kaptukon, aŭ la malnovan
trikitan jakon
Metrop
;
ŝi tute ne bezonis eliri tage tiel al la arbaro […] vestita en longa
trikita jaketo kaj ŝalo kaj malnovaj, duonĉifonaj neĝŝuoj
VRA
.
pulovero,
svetero
- angle:
- cardigan
- beloruse:
- кофта, вязанка
- ĉine:
- 开襟衫 [kāijīnshān], 毛衣 [máoyī], 开襟羊毛衫 [kāijīnyángmáoshān]
- france:
- cardigan
- germane:
- Strickjacke
- indonezie:
- kardigan
- ruse:
- кофта