9gujav/o SPV

9gujavo

KUI La manĝebla frukto de gujavarbo, proksimume globa, kun ordinare flaveta aŭ verdeta ŝelo: gujavo estas preparebla kiel konfitaĵo, ĵeleo, suko; la postmanĝoj konsistas el fruktoj riĉaj je vitamino C, kiel papajo, gujavo kaj mandarino [1]; glaciaĵo el vinbero, ananaso, gujavo [2].
angle:
guava
beloruse:
гуава (плод)
bulgare:
гуава
ĉeĥe:
guave
ĉine:
芭乐 [bālè]
france:
goyave
germane:
Guave (Frucht)
japane:
グアバ, バンジロウ
katalune:
guaiaba
nederlande:
guave
pole:
gujawa (owoc), guawa (owoc), gwajawa (owoc), guajawa (owoc), gruszla (owoc)
portugale:
goiaba
slovake:
guave
turke:
hintarmudu
ukraine:
ґуаява (плід і дерево)

9gujavarbo SPV , 9gujavujo PIV1

BOT Arbo el Centra Ameriko, kultivata en tropikaj landoj pro la fruktoj; specio el la familio mirtacoj (Psidium guajava): mi manĝos gujavon – respondas la frenezulo […], sed tio ne estas gujavujo, ĝi estas fosto [3]! li fiksis enviajn okulojn sur gujavo de tre proksima gujavarbo [4]

folioj kaj floro de gujavujo
CC BY-SA 3.0  [5]
angle:
guava
beloruse:
гуава (дрэва)
bulgare:
гуава
ĉeĥe:
guave (strom), kvajáva
ĉine:
番石榴 [fānshíliú]
france:
goyavier (arbre)
germane:
Guave (Pflanze)
japane:
グアバ, バンジロウ
katalune:
guaiaber
latinece:
Psidium guajava
nederlande:
guave
pole:
gujawa (drzewo), guawa (drzewo), gwajawa (drzewo), guajawa (drzewo), gruszla (drzewo)
portugale:
goiabeira
slovake:
guave (strom)
ukraine:
ґуаява (дерево)

administraj notoj

~arbo , ~ujo : Mankas verkindiko en fonto.