gvanak/o

gvanako

ZOO
Sovaĝa specio de lamo (Lama guanicoe), vivanta en okcidenta kaj suda parto de Sudameriko: gvanakoj, lamoj, vikunoj kaj andaj vulpoj longavostaj videblas el la vagonaro [1]; [ili] sin vivtenis per ĉasado de gvanakoj, birdoj kaj kolektado de mituloj [2]; alpako […] parencas al aliaj parhufuloj kiel lamo, gvanako kaj vikuno [3].
1. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, 2005
2. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo, 2006
3. Monato, Walter Klag: Bredi alpakojn, 2012
angle:
Guanaco
beloruse:
гуанака
france:
Guanaco
germane:
Guanako
latinece:
Lama guanicoe

administraj notoj