ĝihad/o KrED

ĝihado

1.
REL En islamo, lukto aŭ fortostreĉo celanta venkon de tiu kredo ‐ ĉu en la menso de islamano mem (la granda ĝihado), aŭ en la ekstera mondo (la malgranda ĝihado).
2.
(komune) POL Speco de la „malgranda ĝihado1“, sankta milito: Bin Laden deklaris militon (ĝihadon) kontraŭ Usono en 1996 [1]. VD:krucmilito
angle:
jihad
beloruse:
джыхад
ĉeĥe:
džihad
ĉine:
圣战 [shèngzhàn], 伊斯兰圣战 [yīsīlánshèngzhàn]
france:
jihad
germane:
Dschihad
itale:
jihad
japane:
ジハード
pole:
dżihad
portugale:
jihad
ruse:
джихад
turke:
cihad
ukraine:
джихад

ĝihadismo

Aktiva organizo kaj plenumo de ĝihado2: mi ne ŝatas la manieron, laŭ kiu ni parolas pri ĝihadismo: estas facile malestimi la personojn kiuj partoprenas ĝin, sed tio ne estas aparte kreiva [2].
2. D. Khan, interv. J. Šopova, trad. K. Neeft: Ili elektis la pafilon, mi la kameraon, Unesko-kuriero, 2017-10 ĝis 12 (3)
beloruse:
джыхадызм
france:
jihadisme

ĝihadisto

Batalanto en ĝihado2: la templo de Bel en Palmiro estas ĝistere detruita de la ĝihadistoj de IŜ [3].
3. C. Fiankan-Bokonga, trad C. Lavarenne: Historia rezolucio, Unesko-kuriero, 2017-10 ĝis 12 (3)
beloruse:
джыхадыст
france:
jihadiste

administraj notoj