Haloven/o, Halovin/o
Haloveno, Halovino
Popola festo
en la nokto de 31a de oktobro ĝis 1a de novembro,
kun maskoj, simboloj de magio kaj morto, populara precipe en
anglalingvaj landoj de Eŭropo kaj Ameriko:
ni havas la kutimon, kiel en diversaj landoj, ĉizi kukurbojn
fari lanternojn por festi Halovenon
[1];
Saveno, la unua tago de la jaro kaj samtempe sankta tago de
mortintoj en kelta tradicio […] estas la antaŭulo de
la moderna Haloveno
[2];
aŭstroj festas „Ĉiujn Sanktulojn”, nun ankaŭ t.n. Halovinon
[3];
hodiaŭ estas Halovino, ŭut! mi ne halovine min vestos
[4].
1.
Eriketo: [blogo], 2008-10-24
2. Y. Nevelsteen, H. Goes: PSKK, La Ondo de Esperanto, 2007:12 (158)
3. W. Klag: Kuk-urbo, Monato, jaro 2005a, numero 2a, p. 17a
4. kinlaso: Esperanten, 2007-10-31
2. Y. Nevelsteen, H. Goes: PSKK, La Ondo de Esperanto, 2007:12 (158)
3. W. Klag: Kuk-urbo, Monato, jaro 2005a, numero 2a, p. 17a
4. kinlaso: Esperanten, 2007-10-31
- angle:
- Halloween
- beloruse:
- Гэлаўін
- bulgare:
- Хелоуин
- ĉine:
- 万圣节前夜 [wànshèngjiéqiányè], 万圣夜 [wànshèngyè], 大瓜節 [dàguājié]
- france:
- Halloween
- germane:
- Halloween
- hungare:
- Halloween, mindenszentek előestéje
- indonezie:
- Halloween
- itale:
- Halloween
- katalune:
- Hàlouin
- pole:
- Halloween, wigilia Święta Zmarłych
- ukraine:
- Геловін, день усіх святих