harnes/o PIV1

harneso

TEKS Parto de teksilo, per kiu oni alterne levas kaj mallevas la varperojn: kerno de la harneso estas la varperingoj, kiuj ĉirkaŭas la unuopajn varperojn, ebligante ilin levadi kaj mallevadi; […] ekzistas du specoj de harnesoj: harnesoj foliaj por malpli komplikaj plektoj kaj harnesoj ĵakardaj por teksaĵoj komplike plektitaj (florumitaj) [1].
Rim.: Sekvante la etimologion oni povus nomi tiun aranĝaĵon ankaŭ jungaĵo, jungilaro kaj la vertikalan ligon de unuopa varpero, jungilo. [Wolfram Diestel]
1. Marie Bartovská: Tredo, tretado, ligo, Scienca Revuo, 1975 n-ro 116, artikolo 1079
angle:
harness
germane:
Schaftwerk (Webstuhl), Geschirr (Webstuhl), Harnisch (Webstuhl)
ruse:
ремизка
svede:
solvskaft

administraj notoj