*teks/i PIV1

*teksi

(tr)
1.
TEKS Dense interkrucigi fadenojn por fari ŝtofon: [ŝi] teksis tolon sur malgranda stablo [1]; teksu la ĥitonon el bisino [2]; super mia kapo flugpendas grandega araneo kaj teksas ĉirkaŭ mi retojn [3]; diverskoloraj tapiŝoj, […] en kiujn ŝi enteksis la bildojn de siaj ĉefaj dioj [4]; la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto [5]; freŝe teksita ĉemizo, kovrita per brodaĵoj [6]; (figure) la betuloj enteksis sian helan somerkoloron en la seriozan kaj malbelan koniferarbaron [7]; (figure) ili estas teksitaj el laceco, inerteco kaj samtempe el obstina sed sencela vivovolo [8]. VD:ŝpini, plekti, triki
2.
(figure) Zorge kombini: vi nur teksas belajn kaj delikatajn revojn [9]; [ŝi] sidis kun la etulo sur siaj genuoj, dum ŝiaj pensoj kunteksis ilian komunan estonton [10]; mi finteksis mian vivon […] kaj Li detranĉos min de la teksbazo [11]; Per arta elpensado la trompistoj ⫽ Elteksis reton ĉirkaŭ via kapo [12]; li teksas en si romanon pri la nekomprenata virino [13]; pri eksteruloj oni volonte teksas strangajn kaj timigajn rakontojn [14]. VD:elpensi, ŝpini4
angle:
weave
beloruse:
1. ткаць 2. плесьці, сплятаць, пераплятаць
ĉeĥe:
snovat, tkát, utkat
france:
tisser
germane:
weben
hispane:
tejer
hungare:
1. sző 2. sző (átv.), kieszel
itale:
1. tessere 2. tessere (fig.), ordire (fig.), tramare (fig.)
japane:
織る [おる], 織り上げる [おりあげる], はる, 織り成す [おりなす], 作り上げる [つくりあげる]
nederlande:
weven
norvege:
veve
pole:
tkać 1. tkać
portugale:
1. tecer
ruse:
1. ткать 2. плести (перен.), сплетать (перен.)
slovake:
snovať, utkať
ukraine:
ткати, плести, готувати, розробляти

teksa

TEKS Rilata al teksado: la knabinoj […] komencis demandi ŝin pri teksaj aferoj [15]; silk-teksa […] arta laboro [16]; la teksa industrio submetiĝis al la postuloj de la britaj mastroj [17]; or-teksa zono fulmas karabele [18].
beloruse:
ткацкі, тэкстыльны
france:
textile (adj.)
germane:
Web-, Textil-
hispane:
textil (adj.)
hungare:
szövő-, textil-
itale:
tessile
japane:
織物の [おりものの]
pole:
tkacki
ruse:
ткацкий, текстильный
ukraine:
ткацький

teksaĵo

1.
TEKS Ŝtofo1 teksita1: faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo [19]; ilia teksaĵo ne taŭgos por vesto [20]; rigardu la tiamajn vestojn: kiaj brodaĵoj, kia delikateco de l' teksaĵoj, kiom da koloroj [21]! malgranda araneo […] laboreme ŝpinadis super li sian teksaĵon [22]; [per] la dika teksaĵo […] li zorge sin vestis [23]; oni kovris la murojn per teksaĵoj remburitaj, kiuj formis dank’ al sia dikeco veran matracon [24]; li dezirus vesti ŝin per plej multekostaj orteksaĵoj [25]; mantelo el dika, harhava teksaĵo [26].
2.
(figure) Aro da interligitaj aferoj: la princido aŭskultis tiun teksaĵon de mensogoj kun grandaj miro kaj malĝojo [27]; la historio […] detruis la teksaĵon de ŝiaj kombinoj [28]; liaj noveloj estas ofte delikataj lirikaj teksaĵoj sur forte sugestia rakontframo [29]. VD:reto3
3.
ANA=histo
angle:
1. fabric, web 2. web 3. tissue
beloruse:
1. тканіна, тэкстыль 2. спляценьне, перапляценьне 3. тканка
france:
tissu (subst.)
germane:
Stoff, Gewebe, Textilmaterial
hispane:
1. tela 3. tejido (biol.)
hungare:
1. szövet 2. háló, szövevény 3. szövet (biol.)
itale:
tessuto
japane:
織物 [おりもの], クモの巣 [くものす]
nederlande:
weefsel
pole:
1. tkanina 2. sieć 3. tkanka
ruse:
1. ткань, текстиль 2. сплетение (перен.) 3. ткань (биол.)
tibete:
རས་ཆ་
ukraine:
тканина, полотно, текстиль

teksilo

TEKS Ilo aŭ maŝino, per kiu oni teksas: ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras [30]; la ĉambro estis okupita de teksilo kun mantuka teksaĵo [31]; ŝi pendigis lampon super la teksilo kaj teksadis [32]; oni povas admiri ceramikaĵojn, teksilojn el osto, ligno aŭ ŝtono [33].
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
31. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo
32. Mahbube Mirkadiri: Donaco el vojaĝo, La Ondo de Esperanto, 2003:3 (101)
33. Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, Monato, 2005/04, p. 20
beloruse:
кросны, ткацкі станок
ĉeĥe:
tkalcovský stav
france:
métier à tisser
hispane:
telar
itale:
telaio (tes.)
japane:
織りはた [おりはた], 手織機 [ておりばた]
pole:
krosno
slovake:
krosná, tkáčsky stav
ukraine:
ткацький

teksisto

TEKS Laboristo, kiu teksas hejme aŭ fabrike: miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto [34]; ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon [35]; tie estis kvartalo de taglaboruloj, kudristinoj kaj teksistoj [36]; gimnastikon evidente instruis al vi teksisto, kaj konduton forĝisto [37]; oni trovas stratojn de gantisto, kombilfaristo, linteksisto, ĉapelfaristo [38].
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 7:6
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
36. Alain Fournier, trad. Roger Bernard: La Granda Meaulnes, p. 95
37. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VI
38. Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro, Monato, 2014/02, p. 18
beloruse:
ткач
france:
tisserand
germane:
Weber
hispane:
tejedor
japane:
織工 [しょっこう]
pole:
tkacz, włókniarz

teksbazo [39]

TEKS Aro da paralelaj fadenoj konsistiganta la fundamentaĵon de teksaĵo; varpo.
beloruse:
аснова (тканіны)
ĉeĥe:
osnova
hispane:
urdimbre
hungare:
lánc (szövetben)
itale:
ordito
japane:
縦糸 [たていと]
nederlande:
schering
pole:
osnowa
ruse:
основа (текс.)
slovake:
priečne nite (text.), útok

teksaranĝo PIV1

TEKS Aranĝo de la fadenoj en teksaĵo: la tola teksaranĝo la satena teksaranĝo SUB:atlaso, kepro
angle:
weave tola ~aranĝo: plain weave, tabby weave. satena ~aranĝo: satin weave.
beloruse:
перапляценьне (нітак у тканіне)
germane:
satena ~aranĝo: Atlasbindung.
hispane:
tejido tola ~aranĝo: tela. satena ~aranĝo: raso, satén.
hungare:
alapkötés tola ~aranĝo: vászonkötés. satena ~aranĝo: atlaszkötés.
itale:
intreccio (tes.), armatura (tes.), disegno (tes.) tola ~aranĝo: tela. satena ~aranĝo: raso.
japane:
織り方 [おりかた], 織り目 [おりめ]
pole:
przeplot włókien tola ~aranĝo: splot. satena ~aranĝo: satyna.
ruse:
переплетение нитей tola ~aranĝo: полотняное переплетение. satena ~aranĝo: атласное переплетение.
ukraine:
структура/будова тканини

Tut-Tera Teksaĵo (TTT)

KOMPRET
Hiperteksta sistemo en Interreto, bazita sur la protokoloj HTTP kaj HTML: Linukso estis la unua projekto, kiu sukcesis utiligi la talenton de programistoj ĉirkaŭ la mondo, ĝia komenco koincidis kun la komenco de la Tut-Tera Teksaĵo (TTT) [40]; entreprenoj, kiuj reklamas kaj vendas siajn varojn per la Tut-Tera Teksaĵo [41]; TTT-ejo (vd retejo); TTT-paĝo (vd retpaĝo); TTT-paĝaro (vd retpaĝaro); TTT-legilo (vd retumilo).
40. D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, Monato, 2004/04, p. 12
41. Garbhan MacAoidh: Flagoj: fenestro al vasta mondo, Monato, 2004/04, p. 16
angle:
World-Wide Web
beloruse:
сусьветнае павучыньне
germane:
WWW
hispane:
World-Wide Web
hungare:
világháló
itale:
World-Wide Web
nederlande:
WWW
pole:
sieć www

administraj notoj

~aranĝo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.