*ŝpin/i PV

*ŝpini

(tr)
1.
TEKS Tiri fadenon el maldensa provizo da fibroj (lano, kotono, lino k.a.) kuntordante ilin: ŝpini kapran lanon [1]; ĉiu virino, kiu havis ian kompetentecon, ŝpinis kaj alportis ŝpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj ruĝan kaj bisinon [2]; la mastrino kun siaj servistinoj kaj ŝpinadis lanon kaj linon Fab3 ; [la] ŝpinfasko[n…] ŝi premis en sia mano […], ŝi senĉese ŝpinadis, la fadeno sur ŝia ŝpinilo estis pli delikata ol araneaĵo [3]; sur la planko kuŝis la fasko […] kiun ŝi estis ŝpininta el la urtikoj [4].
2.
BIOKEM Produkti silkfadenon per sekreciado kiel faras araneo, kelkaj raŭpoj aŭ filamenton (viskozo kc) el fluaĵo per sinteza procezo: malgranda araneo […] laboreme ŝpinadis super li sian teksaĵon [5]. VD:streĉi
3.
(figure) Murmuri kun sono simila al tiu de radŝpinilo, ronroni: la kato komencis ŝpini [6].
4.
(figure) Elpensi fadenon de rakonto, plano ks: [li] ŝpinis la pensfadenon, kiu nun kuras de lando al lando [7]; la pastroj tute ne suspektas, […] kiajn planojn li ŝpinis en sia kapo [8]; ŝia buŝo ŝpinis la longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj Marta . el tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj revoj Marta .
VD:plekti, teksi, triki
angle:
spin
beloruse:
1. прасьці, сукаць 4. плесьці, сплятаць
ĉine:
[zhū], 紡紗 [fǎngshā], 纺纱 [fǎngshā], 吐丝 [tùsī], 吐絲 [tùsī], 图谋 [túmóu], 圖謀 [túmóu], 結網 [jiéwǎng], 结网 [jiéwǎng], 蠢話 [chǔnhuà], 蠢话 [chǔnhuà], 說些無聊的話 [shuōxiēwúliáodehuà], 说些无聊的话 [shuōxiēwúliáodehuà]
france:
1. filer (faire un fil) 4. ourdir
germane:
spinnen
hispane:
1. hilar
hungare:
1. fon 4. sző (pl. terveket), költ (pl. legendákat)
itale:
1. filare 4. tessere (fig.)
japane:
紡ぐ [つむぐ], 吐く [はく], つくる, 織りなす [おりなす], 作り上げる [つくりあげる]
katalune:
1. filar
nederlande:
spinnen
pole:
dziergać, prząść, snuć
portugale:
fiar
ruse:
1. прясть, сучить 4. плести, сплетать
ukraine:
прясти, сукати, плести (павутину)

ŝpinaĵo

Io ŝpinita, la rezulto de ŝpinado: araneo en [s]ia ŝpinaĵo [9]; volvi ĉirkaŭ [la diletanteco] ŝpinaĵon de spirito Marta .
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
germane:
Gespinst
japane:
紡糸 [ぼうし], クモの巣 [くものす], カイコの繭 [カイコのまゆ]
pole:
kądziel, przędza
ukraine:
прядиво, павутина

ŝpinejo

Loko, verkejo, fabriko kie oni ŝpinas: iun matenon, ili iris por vendi kokonojn al la ŝpinejo [10];
10. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
france:
filature
japane:
製糸工場 [せいしこうじょう], 紡績工場 [ぼうせきこうじょう]
pole:
przędzalnia

ŝpinilo

TEKS Ĉia aparato por ŝpini: ŝiaj servistinoj […] turnas la ŝpinilon [11]; la fadeno sur ŝia ŝpinilo estis pli delikata ol araneaĵo [12]; greka ŝpinilo konsistis el stango kiu ĉe la kapo estis hokforma, proksima al la malsupro estis peza bovloforma rondaĵo (vd ŝpinturnilo), tra kies mezo iris la stango Rsp ; murmuri kiel ŝpinilo [13]. PRT:spindelo
armenino ŝpinante lanon per tradicia ŝpinilo
CC BY 2.0  [14]
ĉine:
紡車 [fǎngchē], 纺车 [fǎngchē]
france:
métier à tisser
germane:
Handspindel, Spinnrad
hispane:
hiladora, máquina de hilar
itale:
fuso (tess. e mecc.), filatoio (attrezzo), filatrice (macchina), rocca (tess.)
japane:
紡錘 [ぼうすい], 錘 [いわ]
katalune:
fus
pole:
wrzeciono, przęślica
ukraine:
веретено, прядка

radŝpinilo

TEKS Ŝpinilo pelata de rado, kiun oni movas per pedalo: granda kiel radŝpinilo [15]; la radŝpinilo baldaŭ estis aldonita al la flago de la Kongresa Partio de Hindio [16]. PRT:ŝpinrado
radŝpinilo, teksaĵa muzeo en Bocholt
CC-BY-SA-3.0  [17]
beloruse:
калаўрот
ĉine:
[kuáng]
france:
rouet
hispane:
torno de hilar, rueca
hungare:
rokka
itale:
filatoio (attrezzo), arcolaio
japane:
紡ぎ車 [つむぎしゃ], 糸繰車 [いとくりぐるま], 糸車 [いとぐるま]
nederlande:
spinnewiel
pole:
kołowrotek
portugale:
roca, fuso
ruse:
прялка

ŝpinturnilo

TEKS Parto de ŝpinilo per kiu oni ĝin turnimpetas: ŝi etendas sian manon al la ŝpinilo, kaj ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilon [18].
ringaj ŝpinturniloj de aztekoj, Meksiko
CC BY-SA 3.0  [19]
angle:
whorl
france:
fusaïole
germane:
Spinnwirtel
pole:
wrzeciono
ruse:
вихрь

ĉirkaŭŝpini

(tr)
Ŝpini ion ĉirkaŭ: anasirantaj araneoj ĉirkaŭŝpinis iliajn piedojn per miljaraj teksaĵoj [20].
beloruse:
абплятаць, аплятаць
france:
entortiller
germane:
umspinnen
pole:
osnuć, oprząść

sukerŝpinaĵo

KUI Dolĉaĵo el sukerfadeno volvita ĉirkaŭ bastoneto: multe vendiĝis sukerŝpinaĵoj kaj balonoj [21]. SIN:sukervato
21. Hemmi Yô, trad. Doi ĉieko: Homoj manĝantaj, „Signifoplena malsato de la cirka trupo“, p. 88a
beloruse:
цукровая вата
ĉine:
棉花糖 [miánhuātáng]
france:
barbe-à-papa
germane:
Zuckerwatte
hispane:
algodón de azúcar
itale:
zucchero filato
japane:
綿菓子 [わたがし], 綿あめ [わたあめ]
pole:
wata cukrowa

administraj notoj

~ilo: Mankas verkindiko en fonto.
rad~ilo: Mankas verkindiko en fonto.
~turnilo: Mankas verkindiko en fonto.