*vat/o PV

*vato

Kotono kombita kaj premita laŭ molaj tavoloj (aŭ substanco similaspekta): ŝi alportis vaton kaj sorbigis miajn larmojn VaK ; ĉevaleto farita el pecoj da flava vakstolo, kunkudrita […] kaj plenigita per vato HMS ; vato estis produktita unue de la medicinisto Paul Victor von Bruns en 1865 [1]; la embuskanta senbrueco en la domo subite ŝtopis liajn orelojn kiel vatobuletoj [2]; mola vata litkovrilo formoviĝis sur la altan bruston Metrop ; (figure) la dormo envolvas lin per vato Metrop . VD:ĉarpio, lano
HOM:vato (mezurunuo)
1. Vikipedio, Vato (kotono)
2. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
angle:
cotton wool
beloruse:
вата
france:
ouate
germane:
Watte
hispane:
guata
hungare:
vatta
japane:
ワット [わっと]
katalune:
buata
nederlande:
watte
pole:
wata
portugale:
algodão em rama
ruse:
вата
ukraine:
вата

vati

(tr)
1.
Garni, moligi, remburi per vato: vati veston, bandaĝon. VD:bandaĝi, vindi
2.
(figure) Similigi al vato:
a)
Malprecizigi laŭ la formo, stompi: la nebulo iom vatas la konturojn.
b)
Moligi, komfortigi, kiel per vato: vati sin en komfortigaj revoj [3].
3. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
1. pad
beloruse:
падбіваць ватай
france:
ouater
germane:
wattieren
hispane:
1. enguatar, acolchar
hungare:
1. vattával kitöm, kivattáz
japane:
綿を入れる [めんをいれる]
katalune:
1. embuatar 2.a difuminar, desdibuixar
nederlande:
watteren
pole:
1. watować
ruse:
набивать ватой, подбивать ватой
ukraine:
ватувати, підшивати ватою

vatumi

Moligi per vato, vati1: en la silenta kaj peza atmosfero de tiu vatumita ĉambro ne eĉ sonis la eĥo de ŝia voĉo […] la elasta teksaĵo repuŝis ŝiajn batojn kaj redonis neniun sonon KPr ; [ŝi] revenis rapide sin ŝirmi, kiel malfeliĉa vundita birdino, en la koketan kaj vatumitan neston ChL . VD:remburi
germane:
auspolstern

sukervato

KUI Sukerŝpinaĵo: sukervato estas farita el sukero kaj kolorilo [4]; ni haltis ĉerande de vasta verda herbejo kie regatoj de la Aŭtokrato svarmis […] manĝante sukervaton [5].
4. Vikipedio, Sukerŝpinaĵo
5. T. Jansson, trad. S. Johansson: Memoroj de Muminpatro, [2011]
france:
barbe-à-papa
hispane:
algodón de azúcar
itale:
zucchero filato
japane:
綿あめ [わたあめ], 綿菓子 [わたがし]
ukraine:
цукрова вата (солодощі)

administraj notoj