Helen/o

Heleno   Vikipedio

Virina persona nomo grekdevena: ŝi nomis sin Heleno, Aŭgust' sin nomis li FK ; ne ekzistas tie eĉ unu epiteto, kiu karakterizus la buŝon de Heleno FK ; mi estas la bofrato de Heleno, ĉar ŝi estas la edzino de mia frato DL ; mi vidis sur la afiŝo la Belan Helenon kaj tamen ne iris en la teatron Marta .
angle:
Helen
france:
Hélène
germane:
Helene

Sankta Heleno Vikipedio

1.
Patrino de la romia imperiestro Konstantino, naskiĝinta je 250 kaj mortinta je 330.
2.  
Insulo en la Suda Atlantiko (15°57'S, 5°42'U): la famo de insulo Sankta Heleno venas ĉefe el la fakto, ke ĉi tie mortis Napoleono la 1-a de Francio, venkita kaj humiligita eks-imperiestro [1].
3.
Brita dependa teritorio konsistanta el la insulo Sankta Heleno kaj kvar pliaj: ekaperas nova falklanda socio, kie nur duono de la loĝantoj naskiĝis sur la insulo, [kelkaj estas] loĝantoj venintaj el la brita atlantika teritorio Sankta Heleno [2].
france:
Sainte-Hélène
germane:
St. Helena

administraj notoj