10Himalaj/o PIV1

Himalajo

GEOG
La plej alta montaro de la tero, inter Tibeto norde kaj Indus-Ganga ebenaĵo sude; en ĝi fontas la ĉefaj riveroj de la Suda Azio: „nun vi povas jam vidi la Himalajon!“ diris la Orienta vento, „ĝi estas la plej alta montaro en Azio […][1]; li ekiris la vojon tra Himalajoj al Tibeto [2]; britaj alpismaj ekspedicioj en Himalajo [3].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
3. Evgeni Georgiev: Sir Edmund Hillary, Monato, jaro 2000a, numero 10a, p. 18a
angle:
Himalayas
beloruse:
Гімалаі
bulgare:
Хималаи
ĉine:
喜馬拉雅 [Xǐmǎlāyǎ], 喜馬拉雅 [xǐmǎlāyǎ], 喜馬拉雅山 [xǐmǎlāyǎshān], 喜馬拉雅山脈 [xǐmǎlāyǎshānmài], 喜馬拉雅山 [Xǐmǎlāyǎshān], 喜馬拉雅山脈 [Xǐmǎlāyǎshānmài]
france:
Himalaya
germane:
Himalayagebirge, Himalaya
hispane:
Himalaya
hungare:
Himalája
itale:
Himalaya
japane:
ヒマラヤ山脈 [ヒマラヤさんみゃく]
pole:
Himalaje
portugale:
Himalaia
ruse:
Гималаи
tibete:
ཧི་མ་ལ་ཡ་
ukraine:
гори Гімалаї

himalaja

Rilata al Himalajo: himalaja cedro [4]; himalaja urso [5]; ni kune veturos laŭ la serpentaj fervojoj per historia himalaja lokomotivo ĝis la urbeto Darĝilingo [6].
4. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
5. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Internacia Ekskurso ĉe Katmando
germane:
Himalaya- h~a cedro: Himalaya-Zeder.
latinece:
h~a cedro: Cedrus deodara.

administraj notoj