*mont/o UV

*monto

1.
GEOG Granda natura amaso da roko, tero, glacio, kiu tre altiĝas super la nivelo de la ĉirkaŭanta grundo: en nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj [1]; alte sur la pintoj de la montoj Ifigenio ; Moseo malsupreniris de la monto al la popolo [2]; fumo leviĝadis […] kaj la tuta monto forte tremis [3]; jen al vi plaĉis monto, jen valo FK ; mi kaj Aftanido sidis enpensiĝinte ĉe deklivo de monto [4]; ĉeno da montoj elstaris pli alte ol alia [5]; ŝi sidis trankvile sur sia naĝanta glacia monto kaj vidis, kiel la fajraj fulmoj zigzage sin ĵetadis en la ŝaŭman maron FK ; kiel grandaj nigraj montoj sin levadis la ŝaŭmanta akvo FK ; jen staras la bovoj antaŭ la monto (jen la malfacilaĵo!) PrV . VD:altaĵo, kresto3.a
2.
(figure) Amaso, multego: kolektoj kaj montoj da plenaskribitaj negocaj paperoj kaj frajtleteroj MortulŜip ; muziko efektive povas elprofundigi diversajn pli noblajn emojn de lia naturo, surpremitajn de montoj da egoismo, diboĉemo kaj krimoj QuV ; (frazaĵo) promesi orajn montojn PrV ; (frazaĵo) inter faro kaj rakonto staras meze granda monto PrV . VD:abismo, stako
afrikanse:
berg
albane:
mali
amhare:
ተራራ
angle:
1. mountain (geography) 2. mountain (figurative)
arabe:
جبل
armene:
լեռ
azerbajĝane:
dağ
beloruse:
гара promesi orajn ~ojn: абяцаць залатыя горы.
bengale:
মাউন্ট
birme:
တောင်ပေါ်မှာ
bosne:
planine
ĉeĥe:
hora, mont, mount
ĉine:
山 [shān]
dane:
monteringstid
estone:
mount
eŭske:
mendia
filipine:
may kabit
france:
mont, montagne
galege:
montaña
germane:
Berg
guĝarate:
માઉન્ટ
haitie:
mòn
haŭse:
dutsen
hebree:
הר
hinde:
माउंट
hispane:
montaña inter faro kaj rakonto staras meze granda ~o: del dicho al hecho, hay mucho trecho.
hungare:
hegy
igbe:
n’ugwu
indonezie:
gunung
irlande:
sliabh
islande:
fjall
japane:
マウント [つかさ]
jave:
gunung
jide:
אָנקלאַפּן
jorube:
òke
kanare:
ಆರೋಹಣ
kartvele:
მთა
katalune:
1. muntanya, mont, puig 2. muntanya, munt
kazaĥe:
тау
kimre:
mynydd
kirgize:
тоосунда
kmere:
ភ្នំ
koree:
마운트
korsike:
muntagna
kose:
entabeni
kroate:
planina
kurde:
Çiyayê
latine:
montem
latve:
kalns
laŭe:
ຍັງພູ
litove:
kalno
makedone:
монтирање
malagase:
tendrombohitra
malaje:
gunung
malajalame:
മൌണ്ട്
malte:
impunjazzjoni
maorie:
maunga
marate:
माउंट
monge:
roob
mongole:
холбох
nederlande:
berg
nepale:
पहाड
njanĝe:
phiri
okcidentfrise:
berch
osete:
хох
panĝabe:
ਮਾਊਟ
paŝtue:
غره
pole:
góra
portugale:
monte
ruande:
umusozi
rumane:
munte
ruse:
гора promesi orajn ~ojn: сулить золотые горы .
samoe:
mauga
sinde:
(جبل)
sinhale:
කන්ද
skotgaele:
sliabh
slovake:
hora, kopec, vrch
slovene:
nastavek
somale:
buur
ŝone:
pagomo
sote:
thabeng
sunde:
gunung
svahile:
mlima
svede:
berg
taĝike:
Маунт
taje:
ภูเขา
tamile:
ஏற்ற
tatare:
монтаж
telugue:
మౌంట్
tibete:
རི་
ukraine:
кріплення
urdue:
پہاڑ
uzbeke:
tog ‘
vjetname:
mount
volapuke:
bel
zulue:
khweza

montaro

GEOG Grupo aŭ ĉeno de kunigitaj montoj formantaj tuton: la Kaŭkaza, Pirenea montaro; vi povas jam vidi la Himalajon! diris la orienta vento, ĝi estas la plej alta montaro en Azio [6]; [sub si li vidis] la vaste etendiĝantan ebenaĵon de Lombardio, kaj norde la altajn montarojn kun la eterna neĝo [7]; unu el la multegaj ringaj montaroj, kiujn ni konas el la granda lunkarto [8]; ili atingis altan montaron kun multaj profundaj valoj kaj krutaj deklivoj [9]. montaroj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: La Eksterordinara Lando Oz, ĉapitro 18a
angle:
mountain range
beloruse:
горы, горны масіў
ĉeĥe:
horstvo, pohoří
ĉine:
岭 [lǐng], 嶺 [lǐng], 山脈 [shānmài], 山脉 [shānmài], 岳 [yuè], 嶽 [yuè], 嵎 [yú], 峦 [luán], 巒 [luán], 山岭 [shānlǐng], 山嶺 [shānlǐng], 山区 [shānqū], 山區 [shānqū], 丛山 [cóngshān], 叢山 [cóngshān]
france:
montagne (chaine ou massif)
germane:
Gebirge
hispane:
cordillera
hungare:
hegység
indonezie:
pegunungan
japane:
山脈 [さんみゃく], 山塊 [さんかい], 山岳地帯 [さんがくちたい]
katalune:
serralada, serra, cadena
nederlande:
gebergte
pole:
góry, pogórze
rumane:
munți
ruse:
горы, горный массив
slovake:
horské pásmo
svede:
bergskedja
tibete:
རི་རྒྱུད་
ukraine:
гори

montarano

Loĝanto de montaro: mi formus fidelajn legiojn el la tieaj montaranoj [10]; la montaranoj estas afablaj kaj gastamaj [11]; pilgrimantoj, paŝtistoj kaj montaranoj uzis bastonojn por helpi sin dum irado [12].
angle:
mountain dweller
france:
montagnard
germane:
Bergbewohner, Gebirgler
pole:
góral
ruse:
горец

*monteto

GEOG Malalta, malgranda monto, precipe tia kun plata aŭ ronda supro: neniam ŝi forgesos la belegajn arbarojn, la verdajn montetojn kaj la malgrandajn infanojn [13]; La verdaj kampoj kaj montetoj de la hejmo kun ĝiaj ruĝbrunaj arbaroj kuŝis ĉirkaŭe [14]; la bela majo ĵetis sian sunbrilon trans la majestajn montetojn kaj belajn arbarojn [15]. SUB:telo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉe la plej ekstrema maro
15. C. Brontë, trad. H. J. Bulthuis: Jane Eyre, 1931
afrikanse:
hill
albane:
kodër
amhare:
ኮረብታ
angle:
hill
arabe:
التل
armene:
բլուր
azerbajĝane:
təpə
beloruse:
пагорак, узгорак
bengale:
পাহাড়
birme:
တောင်တော်
ĉeĥe:
kopec, návrší, pahorek, vrch
ĉine:
陵 [líng], 岑 [cén], 山丘 [shānqiū], 小山 [xiǎoshān], 小丘 [xiǎoqiū], 嵄 [měi], 山冈 [shāngāng], 山岡 [shāngāng], 垴 [nǎo], 堖 [nǎo], 塂 [jiǎng], 山包 [shānbāo]
dane:
bakke
eŭske:
muino
filipine:
burol
france:
colline
germane:
Hügel
guĝarate:
હિલ
haitie:
mòn
hinde:
पहाड़ी
hispane:
colina
igbe:
ugwu
indonezie:
bukit
irlande:
cnoc
islande:
hæð
japane:
丘 [つかさ]
jave:
gunung
jide:
בערℷל
jorube:
òke
kanare:
ಬೆಟ್ಟದ
kartvele:
გორაკზე
katalune:
turó, tossal, puig, pujol, putget
kazaĥe:
төбе
kimre:
bryn
kirgize:
дөбө
kmere:
ភ្នំ
koree:
언덕
korsike:
cullina
kose:
induli
kurde:
girik
latine:
tumulus
latve:
kalns
laŭe:
ພູ
litove:
kalnas
makedone:
рид
malagase:
colina
malaje:
bukit
malajalame:
കുന്ന്
maorie:
pukepuke
marate:
हिल
monge:
toj
mongole:
толгой
nepale:
पहाडी
njanĝe:
phiri
okcidentfrise:
heuvel
panĝabe:
ਪਹਾੜੀ
paŝtue:
غونډۍ
pole:
wzgórze, wzniesienie, górka
ruande:
umusozi
rumane:
deal
ruse:
холм
samoe:
mauga
sinde:
ٽڪريء
sinhale:
කඳු
skotgaele:
cnoc
slovake:
hrbolček, pahrbok, výčnelok
slovene:
hribu
somale:
kur
ŝone:
chikomo
sote:
leralleng
sunde:
pasir
svahile:
kilima
taĝike:
теппа
taje:
เนินเขา
tamile:
மலை
tatare:
калкулык
telugue:
కొండ
tibete:
རི་&t_-a;བུར་
ukraine:
пагорб
urdue:
پہاڑی
uzbeke:
tepalik
vjetname:
đồi
zulue:
igquma

montiĝi

Altiĝi kvazaŭ monto: de via kolera blovo montiĝis akvo [16]; la ĉifita papero montiĝis kaj ŝveliĝis kiel ondo sur la pagtablo pli kaj pli [17]; post la batalo la manoj de la triumfanta Napoleono tremis same mizere, kiel tiuj de Henriko, kaj la cigarstumpoj same montiĝis antaŭ ili ambaŭ KKr . VD:amasiĝi
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 15:8
17. H. G. Wells, trad. Raoul Bricard: Uzino 5, La magia butiko
angle:
pile up, heap up
beloruse:
узвышацца (нібы гара)
ĉine:
积压 [jīyā], 積壓 [jīyā]
france:
s'amonceler
germane:
sich anhäufen, sich aufhäufen
indonezie:
menggunung
japane:
高くなる [たかくなる], 持ち上がる [もちあがる]
pole:
górować
rumane:
superioară

antaŭmonto

GEOG Malpli alta parto de monto aŭ montaro, kiu apudas ebenaĵon: fora pina arbaro laŭlonge de la rando de antaŭmontoj [18]; la Katedrala Vojeto krucis la ŝoseon en la antaŭmontoj [19]; por solvi la problemon pri akvomanko en antaŭmontoj de Soaro estas decidite fosi specialan kanalon de la rivero ĝis la montaro [20]. VD:piedo3, promontoro
angle:
foothill
beloruse:
прыгор’е, перадгор’е
ĉine:
山下 [shānxià], 山脚 [shānjiǎo], 山腳 [shānjiǎo], 山麓 [shānlù]
france:
contrefort (montagneux)
germane:
Ausläufer, Bergvorland, Fuß (Berg)
indonezie:
kaki gunung
katalune:
contrafort (d’una muntanya)
pole:
przedgórze
rumane:
poalele muntelui

intermonto, montpasejo

GEOG Malpli alta trairejo inter du montoj: en ĉiuj intermontoj de la ĉirkaŭaĵo sin kaŝas egiptaj regimentoj [21]; por trapasi pitoreskan intermonton plurkoloran, la trajno alproksimiĝas al la altebenaĵo […] je 3500 metroj [22]; malgranda armeo estis sendita sudokcidenten por transiri la altajn montpasejojn [23].
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a
22. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, 2005
23. A. Lundkvist, trad. B. Nilsson: La volo de l' ĉielo
angle:
mountain pass
beloruse:
перавал
ĉine:
山口 [shānkǒu], 关 [guān], 關 [guān], 关口 [guānkǒu], 關口 [guānkǒu], 隘 [ài], 关隘 [guānài], 關隘 [guānài], 峠 [qiǎ]
france:
col (de montagne)
germane:
Bergpass, Pass
hispane:
paso
hungare:
hágó
indonezie:
celah gunung
japane:
峠 [とうげ], 谷間 [たにま]
katalune:
coll, collada, pas, port
nederlande:
bergpas
pole:
przełęcz
rumane:
trecătoare, pasul
ruse:
перевал
ukraine:
гірський прохід, перевал

glacimonto

GEOG Pecego da glacio libere flosanta en polusaj kaj apudpolusaj maroj: la norda brilo flamis super la glacimontoj de la nordo [24]; ni klopodis enmemorigi la formon de la glacimontoj apud nia vojo [25]; (figure) formalaj prezentoj […] konsistigas nur la supron de glacimonto, ĉar grava parto estas la neformalaj diskutoj dum la paŭzoj pri ĉiuj temoj [26]. VD:bankizo
angle:
iceberg
beloruse:
айсбэрг
ĉeĥe:
plovoucí ledovec (hora)
ĉine:
冰山 [bīngshān]
france:
iceberg
germane:
Eisberg
hispane:
témpano, iceberg
hungare:
jéghegy
indonezie:
gunung es
japane:
氷山 [ひょうざん]
katalune:
iceberg
nederlande:
ijsberg
perse:
کوه یخ
pole:
góra lodowa
portugale:
iceberg, aicebergue
ruse:
айсберг
slovake:
plávajúci ľadovec
ukraine:
айсберг

tablomonto PIV2

GEOG Monto kun ebena supraĵo: la tablomonto de Kaburbo situas en la norda parto de montoĉeno [27]; la 448 metrojn alta tablomonto Gohrisch situas […] maldekstraflanke de la rivero Elbo [28].
angle:
mesa
beloruse:
сталовая гара, гара-стол
ĉine:
崮 [gù], 台地 [táidì], 臺地 [táidì], 高原 [gāoyuán]
france:
mesa, plateau
germane:
Tafelberg
indonezie:
dataran tinggi, penara, plato
katalune:
taula, mesa (geol.)
pole:
góra stołowa
rumane:
munte de masă
ruse:
столовая гора
ukraine:
столова гора

Tablomonto [29]

AST Stelfiguro en la suda duonsfero (Mensa): NGC 1754 estas globa stelamaso en konstelacio Tablomonto [30]. (Men)
29. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
30. Vikipedio, NGC 1754
angle:
Mensa
beloruse:
Сталовая Гара (сузор’е)
ĉine:
山案座 [Shānànzuò]
france:
Table
germane:
Tafelberg
hispane:
Mesa
indonezie:
Mesa (konstelasi)
japane:
テーブルさん座 [テーブルさんざ]
katalune:
Taula (constel·lació)
latinece:
Mensa
pole:
Góra Stołowa (gwiazdozbiór)
rumane:
Platoul (constelație)
ruse:
Столовая Гора (созвездие)

tombmonteto

ARKE Tera aŭ ŝtona amaso super tombo, ĝin ŝirmanta kontraŭ besta aŭ homa rabado; tumulo: diference de la antaŭhistoria tombmonteto, havanta konusan formon, la vikingaj tombmontetoj estas kutime plataj [31]; sub la tombmonteton estis enterigita la trovito [32]; ili sidas tie kaj ludas, kvazaŭ ili sidus sur sia propra tombomonteto [33]. SUP:kairno, ŝtonamasoVD:megalito, stupao
31. Marinko Givoje: Interesa arkeologio, p. 41a
32. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, ĉapitro 12a
33. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 44a
angle:
burial mound
beloruse:
курган
ĉeĥe:
rov
ĉine:
坟头 [féntóu], 墳頭 [féntóu], 冢 [zhǒng], 丘 [qiū], 古墓 [gǔmù], 土坟 [tǔfén], 土墳 [tǔfén], 冢 [zhǒng], 塚 [zhǒng]
france:
tumulus
germane:
Grabhügel
hispane:
túmulo
indonezie:
tumulus, tumuli
katalune:
túmul
pole:
kurchan
rumane:
movilă funerară
ruse:
курган
slovake:
hrob, rov

10 Blanka Monto

GEOG La plej alta monto de la Alpoj: La supro de l' Blanka Monto ⫽ Estas blanka, ĉar ⫽ Ĝin kovras neĝo ĉiama [34]; tio signifas, maljunulo mia, ke vi diras sensencaĵojn, ne grandajn kiel vi, sed grandegajn kiel la Blanka Monto [35].
34. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, P. P. P. aŭ Por Plenigi Paĝojn
35. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
angle:
Mont Blanc
beloruse:
Манблян
france:
Mont Blanc
germane:
Mont Blanc
itale:
Monte Bianco
katalune:
Mont Blanc
pole:
Mont Blanc

Kalva Monto

1.
Iu el diverslokaj t.n. montoj: Monto Kalva (Kahlenberg) en la nordo de Vieno estas ŝatata celo de migrademuloj [36].
2.
VD:Golgoto la ekzekuto estas senprokraste plenumota sur la Kalva Monto (vortludo kun Kalvario kaj rusa folklora sorĉistina kunvenejo) [37].
angle:
1. Kahlenberg 2. Calvary, Mount Calvary
beloruse:
1. лысая гара 2. Галгофа, Гальгота, Кальварыя
katalune:
2. Calvari
latine:
2. Calvariae locus
pole:
2. Góra Kalwaria

monto Fuĵi, Fuĵi-monto PIV , monto Fuĝi, Fuĝi-monto

GEOG Plej alta monto de Japanio: la monto Fuĵi estas la simbolo de Japanio [38]; apude estas ankaŭ modelo de Fuĵi-monto kaj silueto de budao Amido [39]; ni iris frost-tremante al la meditejo, kie ni eksidis sur etajn kusenojn vid-al-vide al granda pentraĵo de la fama monto Fuĝi. [40]; inter ili: la monto Fuĵi, la damaoj de la parko de urbo Nara kaj, kapable, la robotoj [41] la mezepokaj kasteloj kaj ĉarmaj pagodoj, [...] la valoj kun ĉerizfloroj kaj la Fuĝimonto, ĉio tio ankoraŭ staras atendante la romantikeman turiston [42]; imponaj pejzaĝeroj kiel la monto Fuĵi kaj montaj lagoj estas kreitaj de vulkanoj [43]; Numazu (Japanio), 35000, [Sude de la monto Fuĝi, laŭlonge de marbordo] [44].
Rim.: En „Esperanto-Japana Vortaro“ (2006) la Japana Esperanto-Instituto esprimas, ke „monto Fuĵi“ estas pli taŭga ol la PIV-a formo „Fuĵi-monto“.
Rim.: Propra esperantigo necesigus aldoni la finaĵon -o, do (monto) Fuĵio aŭ se nepre distingi ĝin de la apuda urbo Fuĵio eventuala Fuĵisano. [Wolfram Diestel]
38. Isikawa Takasi: Monto Fuĵi, Monato, 2013/08-09, p. 17
39. Laimius Stražnickas: Entuziasmulo pri Japanio, Monato, 2002/05, p. 26
40. Dr. Márkus Gábor: Trans la flava maro, paĝo 54
41. Arthur Fouchère, trad. Jeanne-Marie Cash: Robotoj baldaŭ prizorgos la japanajn pacientojn, Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Aŭgusto 2016
42. Esperanto, volumnoj 53-56, paĝo 186, 1960
43. Monato, Isikawa Takasi: Kiam tremetoj fariĝas tremegoj, 2015
44. Universala Esperanto-Asocio: Oficiala Jarlibro de la Esperanto-movado 1927, paĝo 365
angle:
Mount Fuji, Fujiyama
beloruse:
гара Фудзі, Фудзіяма
germane:
Fuji
japane:
富士山 [ふじさん], [ふじやま], 霊峰富士 [れいほうふじ], 富岳 [ふがく], 富嶽 [ふがく], 芙蓉峰 [ふようほう]
katalune:
mont Fuji
pole:
Fudżi

10 Roka Montaro

GEOG Montaro en la okcidento de Nordameriko, 4800 km longa: en la usona Roka Montaro […] ekzistas kavernoj kun radioaktivaj rokoj [45].
45. Monato, Henry Broadbent: Ne mortigas radioaktiveco, 2013
angle:
Rocky Mountains, Rockies
beloruse:
Скалістыя горы
france:
Montagnes Rocheuses
germane:
Rocky Mountains
katalune:
muntanyes Rocoses
pole:
Góry Skaliste
ruse:
Скалистые горы

administraj notoj

tablo~o : Mankas verkindiko en fonto.
~o Fuĵi, Fuĵi-~o , ~o Fuĝi, Fuĝi-~o: Mankas verkindiko en fonto.