ĥameleoned/oj, kameleoned/oj

ĥameleonedoj, kameleonedoj  

ZOO Reptilioj kun elĵetebla lango por kapti insektojn kaj kolorŝanĝema haŭto, familio el ordo skvamuloj (Chamaeleonidae): la familio ĥameleonedoj havas du subfamiliojn, kies unu havas longan envolveblan voston kaj la alia nur mallongan voston; ĥameleonedoj povas movi la du okulojn en diversajn direktojn.
angle:
chamaeleonidae
beloruse:
хамэлеоны (сям'я)
france:
caméléonidés, chamaeléonidés
germane:
Chamäleons (Familie)
hungare:
kaméleonfélék
katalune:
camaleòntids
latinece:
Chamaeleonidae
nederlande:
kameleons (fam.)
pole:
kameleonowate
ruse:
хамелеоны (семейство)

administraj notoj

~oj, ~oj: Mankas fontindiko.
~oj, ~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.