ĥim/o, ĉim/o

ĥimo, ĉimo

BIOMEDFIZL Kaĉaspekta miksaĵo, formiĝanta en la stomako rezulte de diserigo de la manĝitaj nutraĵoj per la stomakparietaj muskoloj kaj efiko de la stomaksuko: ĥimo havas malaltan pH-parametron, ĥimo estas parte likva kaj parte solida [1]; post 2 ĝis 5 horoj, la digesta fluido konvertas la nutraĵon en ĉimon, kaj la ĉimo eniras la duodenon [2].
Rim.: Vidu la rimarkon ĉe „ĥilo, ĉilo“ pri tio, kial la formo „ĥimo“ estas preferinda.
angle:
chyme, chymus
beloruse:
хімус
bulgare:
химус
finne:
ruokasula
france:
chyme
germane:
Chymus, Nahrungsbrei, Speisebrei
hispane:
quimo
itale:
chimo
japane:
糜粥 [びじゅく], 消化粥 [しょうかかゆ]
katalune:
quim
pole:
chymus, mlecz, treść żołądka, treść pokarmowa
portugale:
quimo (fisiologia)
ruse:
химус
ukraine:
хімус, вміст тонких кишок

administraj notoj