-ik/ PIV1

-ik

(neoficiala sufikso)
(malofte) Sufikso neoficiala, uzata por formi nomojn:
1.
de arto, teĥniko aŭ scienco:
a)
el la nomo de la respektiva fakulo: poetiko, stilistiko, gimnastiko, ĵurnalistiko; doktoro pri modernaj lingvoj kaj beletristiko [1].
Rim.: Pli facile komprenebla estas la anstataŭigo de -ik/ per la sufiksecaj radikoj -art/, -scienc/, -teĥnik/: poetiko = poetarto.
b)
el la nomo de la koncerna temo: elektroniko, komputiko, metriko, metodiko, robotiko, simboliko; aplika matematiko estas branĉo de matematiko kiu uzas la matematikajn metodojn por solvi problemojn el aliaj sciencoj, kiel fiziko, kemio, ekonomio, komputiko kaj statistiko [2].
Rim.: Tiu dua rimedo estas la pli rekomendinda.
Rim.: „-ik“ similas al pseŭdosufikso.

URL:PMEG ― Neoficiala sufikso IK
2.
KEM de oksidoj kaj saloj de pli supera valento (parolante pri metalo, donanta du seriojn kaj de oksidoj kaj de saloj): ferika sulfato, kuprika sulfato; kuprika hidroksido [3]; acetovanilono estigas intensan blu-violan koloron kiam traktita per ferika klorido [4]. VD:-oz
angle:
2. -ic (Roman numeral II)
france:
1. -ique

administraj notoj