*17sufiks/o PV

*sufikso

1.
(komune) GRA Vortero uzata kutime metante ĝin post aliaj vorteroj por formi kunmetitan vorton: per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj) [1]. -aĉ, -ad, -aĵ, -an, -ar, -ĉj, -ebl, -ec, -eg, -ej, -em, -end, -er, -estr, -et, -id, -ig, -iĝ, -il, -in, -ind, -ing, -ism, -ist, -nj, -obl, -on, -op, -uj, -ul, -um estas oficiale konsiderataj Esperantaj sufiksoj; -at, -it, -ot, -ant, -int, -ont estas participaj sufiksoj; forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba[2]; la sufikso „in“ signifas la virinan sekson („patro“ père – „patrino“ mère) [3]; la sufikso „il“ signifas ilon („tranĉi“ trancher – „tranĉilo“ couteau) [4]; ĝi ne metas senpripense la sufikson „in“ post iu ajn radiko [5]. TUT:deriviVD:finaĵoANT:prefikso
Rim. 1: La plej multaj e-aj sufiksoj estas uzataj ankaŭ kiel ordinaraj radikoj kaj kondutas en kunmetado same kiel ordinaraj radikoj. Tial oni nomas ilin ankaŭ sufiksoidoj, esceptante nur la verajn sufiksojn -aĉ, -ĉj, -eg, -et, -in, -nj kaj -um. La koncepto de e-a sufikso do ne egalas al la lingvoscienca koncepto, sed la e-aj sufiksoj transprenas ordinare la rolon de sufiksoj de la naciaj lingvoj: Loch“ truo – „Loch'er“ tru'ilo.
Rim. 2: La aserton ke la esperanta sufiksado estas simpla vortkunmeto mi opinias propaganda mito. Iuj sufiksoj efektive tiel kondutas (piedingo = ingo por piedo), sed la aserto ke „patrino“ estas egala al „patrovirino“, aŭ ke „patrujo“ estas „patroujo“, apenaŭ bezonas refuton. [Sergio Pokrovskij]
2.
LIN Afikso, kiu metite post aliaj vorteroj ŝanĝas ties sencon; postafikso.
afrikanse:
agtervoegsel
albane:
prapashtesë
amhare:
ቅጥያ
angle:
2. suffix
arabe:
لاحقة
armene:
վերջածանց
azerbajĝane:
şəkilçi
beloruse:
суфікс
bengale:
মূল শব্দের অন্তে যুক্ত প্রত্যয় বিভক্তি প্রভৃতি
birme:
နောက်ဆက်
bosne:
sufiks
bulgare:
2. суфикс, наставка
ĉeĥe:
prodloužení, přípona souboru, rozšíření 2. přípona
ĉine:
1. 下标 [xiàbiāo], 下標 [xiàbiāo], 字尾 [zìwěi], 后缀 [hòuzhuì], 後綴 [hòuzhuì]
dane:
endelse
estone:
järelliide
eŭske:
atzizkia
france:
2. suffixe
galege:
sufixo
germane:
1. Nachsilbe, Morphem 2. Suffix
guĝarate:
પ્રત્યય
haitie:
sIFIKS
haŭse:
a baya kalma
hinde:
प्रत्यय
hispane:
2. sufijo
hungare:
2. utóképző, szuffixum
irlande:
iarmhír
islande:
viðskeyti
itale:
2. suffisso
japane:
サフィックス
jave:
seselan
jide:
סאַפיקס
kanare:
ಪ್ರತ್ಯಯ
kartvele:
სუფიქსი
kazaĥe:
жұрнақ
kimre:
ôl-ddodiad
kmere:
បច្ច័យ
koree:
접미사
korsike:
suffissu
kose:
isimamva
kroate:
sufiks
latine:
etiamne
latve:
piedēklis
litove:
priesaga
makedone:
суфиксот
malaje:
akhiran
malajalame:
പ്രത്യയം
malte:
suffiss
maorie:
pīmuri
marate:
प्रत्यय
monge:
tom qab
mongole:
дагавар
nederlande:
2. achtervoegsel, suffix
nepale:
प्रत्यय
okcidentfrise:
efterheaksel
panĝabe:
ਪਿਛੇਤਰ
paŝtue:
وروستاړي
perse:
2. پسوند
pole:
sufiks, przyrostek
ruande:
umugereka
ruse:
2. суффикс
sinde:
وهڪرو
sinhale:
ෙපර ෙයදුම
skotgaele:
iar-leasachan
slovake:
prípona súboru, rozšírenia
slovene:
pripona
somale:
horgalka
sunde:
ahiran
taĝike:
пасванд
taje:
ต่อท้าย
tamile:
மை
tatare:
суффикс
telugue:
ప్రత్యయం
tibete:
རྗེས་འཇུག་
ukraine:
суфікс
urdue:
لاحقہ
uzbeke:
qo’shimchasi
vjetname:
hậu tố
zulue:
isijobelelo

sufiksado

Apliko de sufikso, vortofarado per sufiksoj: la reguleco de la sufiksado malhavigas al Esperanto grandan nombron da internaciaj vortoj [6].
6. P. Ronai: Babel & Antibabel, Sao Paulo, 1970
beloruse:
суфіксацыя
ĉeĥe:
sufigace, sufixace
france:
suffixation
itale:
suffissazione
nederlande:
het gebruik van achtervoegsels, het gebruik van suffixen
pole:
sufiksacja
ruse:
суффиксация
slovake:
sufixácia

pseŭdosufikso

LIN Ŝajna sufikso, kiu fakte apartenas al la radikalo de la internaciaj kulturvortoj, kaj kiu ne estas uzata por derivado: civilizacio (=civilizo); evolucio (=evoluo); redaktoro (=redaktisto, redaktanto); redakcio (=redaktejo, redaktistaro); inspektoro (=inspektisto); organizacio (=organizo, organizaĵo); kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj "cio", "toro" ktp. [7]; pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj „fremdaj“ fariĝos arĥaismoj kej cedos sian lokon al vortoj „pure esperantaj“ [8]. VD:pseŭdoprefikso
Rim.: Ekzistas tendenco forigi tiujn pseŭdosufiksojn kaj anstataŭigi ilin per regulaj Esperantaj derivaĵoj (vidu la ĉi-suprajn ekzemplojn inter parentezoj). Per tio kompreneble gajnas la unueco kaj reguleco de la lingvo, kaj ĝi fariĝas pli facila por ekstereŭropaj popoloj [9].
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p.222
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p.222
9. Henrik Seppik: La tuta Esperanto, §153
beloruse:
псэўдасуфікс
france:
pseudosuffixe
pole:
pseudosufiks
ukraine:
псевдосуфікс

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Mankas ekzemploj, rimarko, ke kelkaj e-aj finajxoj estas
      lingvoscience "suffix". Necesas aldoni
      "vortero"/"vortelemento" en Revo.
      [wd]