* -at/
-at
Sufikso de pasiva participo, kiu prezentas agon
aŭ staton de ĝia objekto dum la ago, t.e. la ago ankoraŭ ne
finiĝis en la priparolata momento, tio aparte inkluzivas senĉesajn
kaj ripetiĝantajn aferojn:
oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia
dezirata temo
PrV
;
batanto povas argumenti, batato devas silenti
PrV
;
bono posedata ne estas ŝatata
PrV
;
eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata
PrV
;
en ĉiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de „aĵ“
povas doni ian malkompreniĝon, ni povas ja tre bone helpi
al ni per la uzado de participo aktiva aŭ pasiva (ekzemple
„ŝmirantaĵo“ kaj „ŝmirataĵo“ [sed ni ne]
devas senbezone […] uzi ekzemple la longajn
formojn „estantaĵo“, „kreskantaĵo“, aŭ „sendataĵo“,
„kraĉataĵo“
[1].
1.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
- beloruse:
- афікс цяперашняга часу дзеепрыметнікаў залежнага стану ў эспэранта
- ide:
- -at
- pole:
- przyrostek imiesłowu biernego
- rumane:
- sufix de participiu pasiv
atismo
(komune)

Tempismo:
en 1989 la Akademio denove rezoluciis por
la itismo kaj kontraŭ la atismo
[2];
kiam la atismo ekirigis la fantomon de la reformemo, ĝi
apenaŭ suspektis
kiajn konsekvencojn tiu misaĵo provokos
[3].
2.
B. Wennergren:
Ĉu dua vivo por tempismo?, Lingva Kritiko, 2008-02-13
3. Perfekteco de la Esperantaj Verboj - Vikipedio
3. Perfekteco de la Esperantaj Verboj - Vikipedio
Rim.:
Por distingi du kontraŭajn sencojn de la sama prepozicio
„de“, nome la aganton disde la objekton,
Marcel Leereveld proponas la uzon de „ate de“
en la senco fare de:
la murdo ate de la policano (= la policano murdas
iun)
[4].
Vd ankaŭ -ant-.
4.
Marcel Leereveld: Novaĵletero
de ĉiuj Aŭstraliaj Esperantistoj, Aŭstraliaj Esperantistoj, 2016-01-06