* -ant/ UV
-ant
Sufikso de aktiva participo, kiu prezentas agon
aŭ staton de ĝia subjekto dum la ago, t.e. la ago ankoraŭ ne
finiĝis en la priparolata momento, tio aparte inkludas senĉesajn
kaj ripetiĝantajn aferojn:
leganta estas iu kiu ankoraŭ aŭ regule legas;
mi tiam estis ankoraŭ dormanta
DL
;
libro instruanta estas tre utila
DL
;
kajero […] antaŭiranta
DL
;
la vivantaj lingvoj
DL
;
mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon
DL
;
al posedanto de metio mankas nenio
PrV
;
almozantpetanto sinĝena restas kun sako malplena
PrV
;
batanto povas argumenti, batato devas silenti
PrV
;
ĉasaĵo ĉasanton ne atendas
PrV
;
la tuta loĝantaro de la tero
[1].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:19
- beloruse:
- афікс дзеепрыметніка цяперашняга часу ў эспэранта
- france:
- -ant
- ide:
- -ant
- pole:
- imiesłów czynny czasu teraźniejszego
- rumane:
- participiul activ prezent al verbelor
Rim.:
Por distingi du kontraŭajn sencojn de la sama prepozicio
„de“,
nome la objekton disde la aganton, Marcel Leereveld
proponas
la uzon de „ante“:
la liberigo ante al la kaptito (= la liberigo al la
kaptito) aŭ ante la kaptiton
[2].
Vd ankaŭ -at-.
2.
Marcel Leereveld: Novaĵletero
de ĉiuj Aŭstraliaj Esperantistoj, Aŭstraliaj Esperantistoj, 2016-01-06