* -ot/
-ot
Sufikso de pasiva participo prezentas agon aŭ
staton de ĝia objekto antaŭ la ago, t.e. la ago ankoraŭ ne
komenciĝis en la priparolata momento:
homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto
[1];
la manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero
PrV
;
mi prenis sur min pretigi tiun ĉi parton, kiu estis
eldonota poste kune kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj
PrV
;
donu al mi posedotan lokon
[2];
la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj
eĉ superflua
[3];
liaj filoj eniru kaj starigu ilin ĉiun ĉe lia servo kaj ĉe lia
portotaĵo
[4];
malsata pantero ne manĝas la propran korpon,
sed svingante la voston kaj alpremante la orelojn serĉas ĉirkaŭ
si la atakoton
[5];
ili prenis al si la manĝotaĵon de la popolo
[6];
la Izraelidoj alkondukadu siajn buĉotojn, kiujn ili volas
buĉi sur la kampo
[7].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:4
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 36:7
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 4:19
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:8
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 17:5

- beloruse:
- афікс будучага часу прыметнікаў залежнага стану ў эспэранта
- ide:
- -ot