*-j

-j

GRA Finaĵo markanta la pluralon ĉe adjektivoj, substantivoj, pronomoj kaj kelkaj tabelvortoj: antaŭ kelkaj tagoj UL ; inter tiuj pecoj kreskis plej belaj grandaj blankaj floroj [1]; miloj da miloj [2]; iaj bagatelaj eksteraj detalaĵoj [3]; jen venis la altaj, neĝkovritaj Alpoj, kun nuboj kaj mallumaj abioj [4]; drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn PrV .
HOM:-j (neoficiala nomsufikso), jo (liternomo)
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:60
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
angle:
ending to mark the plural in Esperanto
beloruse:
канчатак множнага ліку ў эспэранта (назоўнікаў і прыметнікаў)
france:
marque du pluriel
germane:
Pluralendung

administraj notoj