*tabel/o UV
*tabelo
- 1.
En la antikva tempo, tabuleto por surskribi:
la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn
ŝtonajn, skribitajn
per la fingro de Dio
[1];
skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke
tio restu por
la tempo estonta
[2];
[li] ordonis noti ĉiujn observojn en specialaj
tabeloj, kiujn oni
ĉiumonate sendis al la pastroj
[3];
ili skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj
[4];
la Leĝo de la 12 TabelojPIV1
(praa kodekso da leĝoj en Romo, gravurita sur bronzo);
- 2.
Metoda aranĝo de nomoj, nombroj aŭ signoj, hierarkia
aŭ laŭ
kolumnoj kaj
linioj,
faciliganta supervidon kaj retrovon de ĉiu ero:
tabelo de manĝaĵoj (menuo);
tabelo de logaritmoj;
statistikaj tabeloj
[5];
aritmetikaj tabeloj
[6];
Marta rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj estis
desegnekovritaj de nigraj
linioj, punktoj, serpentaĵoj, kiuj havante la formon de la plej
diversaj
geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo ĥaoson
tute nesolveblan
Marta
;
ili devas porti en la poŝo tabeleton de multobligado
Marta
;
li memoris nenion krom la tabelo de multobligo
[7];
oni ricevas vicon da grandegaj gramatikaj tabeloj, kiujn oni
devas ellerni
EE
.
registro 1- 3.
Malsimpla datumo kies komponantoj (kutime samtipaj) estas
atingeblaj per unu aŭ pluraj indicoj (plej ofte, entjeraj
numeroj):
unudimensian tabelon oni nomas
vektoro;
per dudimensia tabelo oni povas prezenti
matricon.
listo
datumtipo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 31:18
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:8
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:8
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
- angle:
- 1. tablet la Leĝo de la 12 T~oj: Law of the Twelve Tables. 2. table 3. array
- beloruse:
- 1. таблічка 2. табліца 3. масіў
- ĉeĥe:
- přehled, seznam, soupis, tabela, tabulka, výkaz, znázornění
- ĉine:
- 对照表 [duìzhàobiǎo], 對照表 [duìzhàobiǎo], 表格 [biǎogé]
- france:
- tableau
- germane:
- Tafel, Tabelle 3. Feld
- hispane:
- tabla, panel, lista
- hungare:
- 2. táblázat, tabella 3. tömb (array)
- indonezie:
- 1. loh, lauh la Leĝo de la 12 T~oj: Hukum Dua Belas Prasasti. 2. tabel 3. array, larik
- japane:
- 表 [ひょう], 一覧表 [いちらんひょう], 目録 [もくろく], 数表 [すうひょう]
- katalune:
- taula, llista 1. taula, tauleta 2. taula 3. taula (informàtica)
- latinece:
- la Leĝo de la 12 T~oj: Leges duodecim tabularum.
- nederlande:
- 1. tafel 2. tafel, tabel, lijst 3. tabel
- pole:
- tabela
- portugale:
- 2. tabela
- ruse:
- la Leĝo de la 12 T~oj: Законы двенадцати таблиц. 2. таблица 3. массив
- slovake:
- matica, pole, usporiadanie, zoskupenie
- svede:
- 2. tabell 3. fält
- ukraine:
- таблиця, табель, розклад
tabelvorto
En Esperanto, ĉiu el la 45 regule konstruitaj vortoj, kiujn
oni povas aranĝi en tabelon demonstrantan tiun regulecon,
kiuj esprimas seriojn da
pronomoj1 kaj
adverboj:
antaŭ la apero de la Aldono al la Dua Libro de l’ Lingvo
Internacia (1888) la
tabelvortoj je -AM finiĝis per -AN
[8];
Ido neniel povas sin konsideri ia Esperanto reformita, sed ĝi ja
estas
alistruktura lingvo, kaj pri la derivmaniero, kaj pri la verboj,
kaj pri la
tabelvortoj
[9];
oni povas diri, ke ĉiu tabelvorto konsistas el
antaŭparto kaj postparto, sed oni tamen ne rigardu la
tabelvortojn kiel kunmetitajn vortojn
PMEG
;
la tabelvortoj de kaŭzo estas
ial, kial, tial, nenial, ĉial.
pronomoj3tabelvortoj
Rim. 1: ti-, ki-, neni- ktp ne estas radikoj per si mem, nur kun korelativa finaĵo ili havas signifon. Oni devas do almeti netabelvortajn finaĵojn al plenaj tabelvortoj (ekzemple: kialo; tiama; tiamaniere), krom en malmultaj okazoj (ekzemple: neniigi; neniiĝi), kie la rezulta vorto estas jam establita.Rim. 2: Z klarigas, ke "ĉiuj vortoj de la „interrilata tabelo“ konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a ktp.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, [...] la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn -e kaj -u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj „ali-u“, „ali-es“, „kelk-om“ ktp., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula"LR.Rim. 3: Iuj uzas la vorton korelativoj anstataŭ tabelvortoj: tio estas eraro, ĉar ne ĉiuj vortoj de la tabelo estas korelativoj.
8.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
9. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, 2010
9. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, 2010
- beloruse:
- таблічны займеньнік
- ĉeĥe:
- korelativum
- hispane:
- tabla de correlativos
- hungare:
- tabellaszó, egyszerű szó
- indonezie:
- tabel korelatif (Esperanto)
- japane:
- 相関語 [そうかんご]
- katalune:
- correlatiu
- pole:
- słowo z tabeli korelatywnej
- ruse:
- табличное местоимение
- slovake:
- korelatívum
- ukraine:
- корелятивне слово
enhavtabelo
Listo de la partoj de verko (ĉapitroj...) kun indikoj de
iliaj trovlokoj (paĝnumeroj...):
nepraj helpiloj kaj gvidiloj do devas esti la enhavtabelo kaj
la eventuala
indekso
[10];
problemo pri la malapero de supersignitaj literoj en la
enhavtabelo
[11].
indekso 1
10.
Monato, Petro Desmet': La unua
Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika
Pomego!, 2006
11. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 2: Kiun poŝlegilon mi akiru?, 2010
11. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 2: Kiun poŝlegilon mi akiru?, 2010
- angle:
- index, table of contents
- beloruse:
- зьмест, сьпіс
- ĉine:
- 目录 [mùlù], 目錄 [mùlù], 篇目 [piānmù]
- france:
- sommaire, table des matières
- germane:
- Inhaltsverzeichis
- hispane:
- índice de contenidos
- indonezie:
- daftar isi, indeks
- japane:
- 目次 [もくじ]
- katalune:
- índex
- nederlande:
- inhoudstafel
- pole:
- spis treści
hortabelo
-
Tabelo prezentanta serion
de aferoj kun respondaj horoj,
ekzemple alvenhorojn de trajnoj; horaro:
ĉiu lernanto havis apartan hor-tabelon laŭ siaj
emoj kaj kapabloj
[12];
necesas kunigi la datumojn pri spektantaro kaj hortabelon, kie
listiĝas, por
ĉiu stacio, je kiu preciza horo, minuto kaj sekundo komenciĝas
ĉiu unuopa
elsendo
[13].
programo
12.
Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 18a, p. 50a
13. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj, 2003
13. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj, 2003
- angle:
- timetable, schedule
- beloruse:
- расклад, графік
- ĉeĥe:
- jízdní řád, rozvrh hodin
- ĉine:
- 时刻表 [shíkèbiǎo], 時刻表 [shíkèbiǎo], 时程 [shíchéng], 時程 [shíchéng], 时间表 [shíjiānbiǎo], 時間表 [shíjiānbiǎo], 日程表 [rìchéngbiǎo], 課程表 [kèchéngbiǎo], 课程表 [kèchéngbiǎo], 課表 [kèbiǎo], 课表 [kèbiǎo]
- france:
- emploi du temps, horaire (ch. de fer etc.)
- germane:
- Stundenplan, Fahrplan, Sendeplan
- hispane:
- horario
- indonezie:
- jadwal, skedul
- japane:
- 時刻表 [じこくひょう], 時間割 [じかんわり]
- katalune:
- horari
- nederlande:
- dienstregeling
- pole:
- rozkład godzinowy (np. zajęć, wykładów, przedstawień)
- slovake:
- cestovný poriadok, časový poriadok
vertabeloPIV2 , tabelo de verecoMatVort

- Logika operacio: vertabelo por implico [14]; la plej simpla maniero esplori taŭtologiojn en bulea algebro estas uzi vertabelojn [15].
- angle:
- truth table
- beloruse:
- табліца праўдзівасьці
- france:
- table de vérité
- germane:
- Wahrheitstafel, Wahrheitstabelle
- hispane:
- tabla de verdad, tabla de valores de verdad
- hungare:
- igazságtábla
- indonezie:
- tabel kebenaran
- japane:
- 真理値表 [しんりちひょう]
- katalune:
- taula de la veritat
- pole:
- tabela logiczna, tabela prawdy
- ruse:
- таблица истинности
- ukraine:
- таблиця істинності