jugoslav/o LR

jugoslavo

Civitano de Jugoslavujo: jam en la mezo de la 60aj jaroj jugoslavoj ricevis pasporton kaj povis veturi kien ajn [1]; miliono da jugoslavoj foriris al Germanio, Aŭstrio, Francio kaj al skandinavaj landoj [2].
beloruse:
югаслаў
germane:
Jugoslawe
japane:
ユーゴスラビア人 [ゆーごすらびあじん]
portugale:
iugoslavo
ukraine:
югослав

jugoslava LR

Rilata al jugoslavoj, ilia kulturo kaj ŝtato: el Jugoslava Esperantisto [3]; mi konas la eksjugoslavan historion multe pli bone ol Aldo, sed mi ne kuraĝas paroli pri ĝi [4]; Slovenio estas la sola eksjugoslava respubliko, kiu estas unuavica kandidato por membriĝi en Eŭropa Unio [5].
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
4. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
5. Zlatko Tišljar: Ordo tordita -- dekstren maldekstren, Monato, 2001/01, p. 7
beloruse:
югаслаўскі
germane:
jugoslawisch
portugale:
iugoslavo
ukraine:
югославський

Jugoslavujo [6]

GEOGPOL Iama ŝtato (1918 ĝis 2003) en suda Eŭropo kun ĉefurbo Beogrado: Miĥail Solovjev, ruso, juĝisto (de 1900 en Rusujo, de 1926 en Jugoslavujo en Novi Sad) [7]; en la landoj de Mezeŭropo kaj en la antaŭa Jugoslavujo, tiliofloroj estas tradicia herba kuracilo [8]. SIN:Jugoslavio
6. Oficiala Informo de AdE, numero 12
7. Vikipedio, Miĥail Solovjev
8. Vikipedio, Etfolia tilio
angle:
Yugoslavia
beloruse:
Югаславія
bulgare:
Югославия
france:
Yougoslavie
germane:
Jugoslawien
hispane:
Yugoslavia
indonezie:
Yugoslavia
katalune:
Iugoslàvia
nederlande:
Joegoslavië
pole:
Jugosławia
portugale:
Iugoslávia

administraj notoj