jurisprudenc/o SPV

jurisprudenco

1.
JUR Decidoj de altaj juĝejoj, uzataj en interpreto kaj apliko de leĝoj: kian juran forton havos la jurisprudenco de la Mondaj Kortumoj elnomitaj ĉi-supre [1]? tio estas konsekvenco de ĝenerala agado pere de nova interpreto de jurisprudenco en la lastaj 15 jaroj [2].
2.
(evitinde) Juroscienco: eĉ tiom seka scienco kiel jurisprudenco ne povas ekzisti sen ekzemploj [3].
1. J.-M. Breton, trad. J.-F. Clet: Ekapero de la monda Juro, 1997, ĉapitro 11a
2. Monato, Hektor Alos i Font: Maljusta justico, 2010
3. J. Muraŝkovskij, I. Muraŝkovska: Kien fluas roj’ Castalie?, 1984-1987
ĉeĥe:
judikatura, jurisprudence, právní věda
ĉine:
法理学 [fǎlǐxué]
france:
jurisprudence
germane:
Rechtswissenschaft, Jurisprudenz
itale:
giurisprudenza
japane:
判例 [はんれい], 法解釈 [ほうかいしゃく]
perse:
1. رویهٔ قضایی
portugale:
jurisprudência
slovake:
1.právna veda, 2.súdny výklad práva, 3.súhrn súdnych rozhodnutí, znalosť práva
ukraine:
юриспруденція, правознавство, юридичні науки

administraj notoj