*38jur/o

*juro

JUR Aro da reguloj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de la homoj aŭ kolektivoj, kaj kies malrespekto povas sekvigi socian formon de juĝo aŭ puno: pozitiva juro (difinita de la leĝoj aŭ aliaj normaj tekstoj, kp natura juro); Konferenco pri la Juro de Traktatoj [1]; mi prenis la dokumenton de aĉeto, la sigelitan laŭ juro kaj leĝo [2]; [tiuj] estroj […] abomenas juron kaj kurbigas ĉion rektan [3]; laŭ la leĝoj de la ĝenerala juro [4]; oni instruadis ne nur la parolarton, sed ankaŭ la filozofion kaj la juron [5]; li interesiĝis pri literaturo, lernis dialektikon kaj juron [6]; la interpretado de la juro estas unu el ĉefaj kaj plej malfacilaj taskoj de juĝeja oratoro [7]; la ŝanĝitaj cirkonstancoj postulis amendojn por konformigi la Statuton al nederlanda juro kaj havigi al UEA sendependan juran personecon [8]; jurmedicina vizaĝrekonstruo laŭ la trovita kranio similegas al la portretoj konataj de Koperniko [9]. jurfilozofio; jurhistorio; jursociologio; juroscienco. PRT:juĝo, justeco, jurisdikcio, leĝo1, puno, verdikto
angle:
law
beloruse:
права
bretone:
gwir (lezennoù)
ĉeĥe:
právo, soubor právních norem
ĉine:
法学 [fǎxué], 法 [fǎ]
france:
droit (subst., justice)
germane:
Recht
hispane:
derecho (ciencia)
hungare:
jog
itale:
diritto, legge ~filozofio: filosofia del diritto.
japane:
[ほう], 法律 [ほうりつ]
latine:
ius
nederlande:
recht ~filozofio: rechtsfilosofie.
portugale:
lei
ruse:
право
slovake:
právo
ukraine:
право

jura

1.
JUR Koncernanta la juron: juraj konsiloj [10]; jura konsilisto [11]; neniun oni rigardu kulpa antaŭ deca jura esploro [12]; [ni] devas analizi la aferon el fakta kaj el jura vidpunktoj [13]; mortigo de homo estas krimo laŭ ĉiuj juraj sistemoj de la hodiaŭo [14]; asignisto, ĉi-kaze funkcianta kiel jura konstatisto, envenis [15]; jura procedo [16]; juraj normoj; juraj sciencoj. VD:juĝa
2.
JUR Difinita de la juro: jura persono; jura protekto; atingi eksplicitan juran rajton instrui Esperanton en la lernejoj [17].
angle:
legal
beloruse:
прававы, юрыдычны
bretone:
gwirel
ĉeĥe:
juridický, juristický, právnický
ĉine:
依法 [yīfǎ]
france:
juridique ~a persono: personnalité juridique.
germane:
1. rechtlich 2. juristisch
hispane:
legal 1. jurídico, -a
hungare:
jog-, jogi ~a persono: jogi személy. ~a protekto: jogvédelem.
itale:
giuridico, legale ~aj konsiloj: consigli legali. ~aj normoj: normativa (leggi).
japane:
法の [ほうの], 法的な [ほうてきな]
nederlande:
juridisch ~aj konsiloj: rechtshulp.
portugale:
jurídico 1. jurídico, legal
ruse:
правовой
slovake:
právny
ukraine:
правничий, правовий, юридичний

*juristo [18]

JUR Fakulo pri juro: studento juristo en Neapolo [19]; kvankam juristo, li estas […] sufiĉe honesta kaj sincera viro [20]; ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj [21]; la helpo de fakuloj-juristoj estas deviga en ĉiuj pli gravaj civilaj aŭ kriminalaj procesoj [22]; mi konsultis juriston el la prokurorejo, kaj li diris, ke mi havas nur ‚cirkonstancajn akuzfaktojn‘ kontraŭ vi [23]; Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj [24]. SUB:advokato1, juĝisto, notario, prokuroro
angle:
jurist, lawyer
beloruse:
юрыст
bretone:
gwiraour
ĉeĥe:
jurista, právník
ĉine:
法学家 [fǎxuéjiā]
france:
juriste
germane:
Jurist
hispane:
jurisconsulto, jurista (en desuso)
hungare:
jogász
itale:
giurista
japane:
法学者 [ほうがくしゃ], 法律専門家 [ほうりつせんもんか]
nederlande:
jurist, rechtsgeleerde
portugale:
jurista, jurisconsulto
ruse:
юрист
slovake:
právnik
ukraine:
юрист, правник

internacia juro, internacia publika juro

Reguloj kaj principoj regulantaj la rilatojn inter ŝtatoj (kaj kelkaj pliaj apartaj institucioj, ekz-e Sankta Seĝo, Suverena Milita Ordeno de Malto k.a.): li faris pli ol 300 prelegojn […] pri internaciaj rilatoj kaj internacia juro [25]; elstaras la studoj de I. Lapenna, La Lingva Problemo en Internaciaj Rilatoj kaj Kelkaj Aspektoj de la Lingva Problemo en Internacia Publika Juro kaj Kompara Juro [26].
angle:
international law
beloruse:
міжнароднае права
ĉine:
国际法 [guójìfǎ], 万国公法 [wànguógōngfǎ]
germane:
Völkerrecht
japane:
国際法 [こくさいほう]
latine:
ius gentium
nederlande:
internationaal recht

kanona juro

JURKAT juro de la eklezio, pli konkrete de la romkatolika: la malpermeso de interezo laŭ la kanona juro enpenetris la svedan mezepokan juron, sed poste ĝin anstataŭis malpermeso de interezo super certa nivelo [27];
angle:
canon law
beloruse:
кананічнае права
france:
droit canonique
germane:
kanonisches Recht
hungare:
kánonjog
katalune:
dret canònic
nederlande:
canoniek recht
ruse:
каноническое право

kutimjuro PIV1

JUR Juro bazita ne sur skribitaj leĝoj, sed sur tradicio kaj kutimoj: la militjuro, fiksita en la internacia kutimjuro kaj en kelkaj internaciaj traktatoj [28].
angle:
common law
beloruse:
звычаёвае права
ĉine:
习惯法 [xíguànfǎ]
france:
droit coutumier
germane:
Gewohnheitsrecht
japane:
慣習法 [かんしゅうほう]
ruse:
обычное право
ukraine:
звичаєве право

natura juro

JUR Principoj kaj reguloj de interrilatoj derivitaj el la homa naturo: la ideo pri natura juro troviĝis jam ĉe Aristotelo [29]; la natura juro estas sistemo de juraj normoj, kies fundamento estas en la ordo de la objektoj mem kaj en la naturo de la homo [30]. VD:moralo
angle:
natural law
beloruse:
прыроднае права
france:
droit naturel
germane:
natürliches Recht

roma juro, romana juro

HISJUR
Juro fondita en la antikvo unue en Romo kaj poste aplikata en la tuta roma imperio: la skolastika pensado estas ofte rigardata kiel kunfandiĝo de tri spiritaj tradicioj: la unua estas la filozofio de Aristotelo, la dua estas la biblio kaj la tria estas la romana juro [31].
angle:
roman law
beloruse:
рымскае права
ĉine:
罗马法 [Luómǎfǎ]
france:
droit romain
germane:
römisches Recht
japane:
ローマ法 [ローマほう]

juroscienco

JURSCI Studo pri juro, pri ĝia organizo kaj funkciado: Georg Heym […] ekstudis sen la plej eta emo jurosciencon [32].
32. Cezar: Ĉiuj pejzaĝoj, cezarpoezio, 2004-02-15
angle:
legal science
beloruse:
правазнаўства, юрыспрудэнцыя
ĉeĥe:
právní věda
ĉine:
法学 [fǎxué]
france:
droit (discipline)
germane:
Rechtswissenschaft, Jura
itale:
scienze giuridiche, legge (disciplina), diritto (disciplina)
japane:
法学 [ほうがく], 法律学 [ほうりつがく], 法理学 [ほうりがく]
nederlande:
rechtswetenschap
ruse:
правоведение, юриспруденция
slovake:
právna veda
ukraine:
юриспруденція, правознавство, юридичні науки
Rim.: La 8a OA klarigas la Fundamentecon de la radiko „jur“ el la vorto „juristo“ aperanta en la 4a ekzerco de la Ekzercaro. La baza vorto „juro“ kaj la kunmetaĵo „juristo“ estas do fundamentaj.

administraj notoj

kanona ~o : Mankas dua fontindiko.
roma ~o, romana ~o: Mankas dua fontindiko.
~oscienco: Mankas dua fontindiko.