*pun/i PV

*puni

(tr)
1.
(iun) Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonago aŭ kulpo: kiu [sian filon] amas, tiu baldaŭ lin punas [1]; ne punu infanojn antaŭ fremduloj PrV ; senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas PrV ; per mono, ne per mano, punu vilaĝanon PrV ; kune kaptite, kune punite PrV ; pro tabaka kontrabando en Britio kutime oni punas per ĝis kvar jaroj da mallibero [2]; vuduistoj kaj fetiĉistoj punas per malbenoj aŭ eĉ batoj tiujn, kiuj ne demetas ekster la sanktejo siajn ŝuojn [3]. VD:pagi, ricevi.
2.
(malbonagon) Puni1 ties farinton: la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la loĝantoj de la tero [4]; la pekoj de liaj patroj estas punataj en la tria kaj kvara generacio [5]; tiajn barbaraĵojn usona tribunalo punas per nur unujara malliberigo [6].
angle:
punish
beloruse:
караць, пакараць
ĉeĥe:
potrestat, trestat, uložit trest
ĉine:
[chéng], 懲 [chéng], 惩罚 [chéngfá], 懲罰 [chéngfá], 处 [chǔ], 處 [chǔ], 誅 [zhū], 诛 [zhū], 惩治 [chéngzhì], 懲治 [chéngzhì], 罚 [fá], 罰 [fá], 制裁 [zhìcái], 惩处 [chéngchǔ], 懲處 [chéngchǔ], 处分 [chǔfèn], 處分 [chǔfèn], 处罚 [chǔfá], 處罰 [chǔfá], 处分 [chǔfēn], 處分 [chǔfēn], 整 [zhěng]
france:
punir
germane:
bestrafen, strafen
hispane:
castigar
hungare:
büntet
indonezie:
menghukum, menyiksa, mengganjar 2. mengazab
japane:
罰する [ばっする], 処罰する [しょばつする]
nederlande:
straffen
pole:
karać
portugale:
punir, castigar
ruse:
наказать, наказывать, карать, покарать
slovake:
pokutovať, potrestať
svede:
straffa
tibete:
ཉེས་པ་གཏོང་
ukraine:
карати

puno

Sufero per kiu oni punas: kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas [7]; amo kaj puno loĝas komune PrV ; de kiu la kulpo, por tiu la puno PrV ; vi amindumas virinon, al kiu estas malpermesite je puno de morto esti favora [8]; vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj [9]; la juĝistaro verdiktas kvinjaran ekzilon kun punlaboro [10].
angle:
punishment
beloruse:
кара, пакараньне, спагнаньне ~laboro: катарга.
ĉeĥe:
trest
ĉine:
惩罚 [chéngfá], 懲罰 [chéngfá], 刑 [xíng], 罚 [fá], 罰 [fá], 刑罚 [xíngfá], 刑罰 [xíngfá]
france:
punition
germane:
Strafe, Bestrafung
hispane:
castigo, pena ~laboro: trabajo forzado.
hungare:
büntetés ~laboro: kényszermunka.
indonezie:
azab, ganjaran, hukuman, siksaan
japane:
[ばつ], 懲罰 [ちょうばつ], 刑 [けい]
nederlande:
straf ~laboro: werkstraf.
pole:
kara ~laboro: roboty przymusowe, katorga.
portugale:
punição, castigo ~laboro: trabalho forçado.
ruse:
наказание, кара, взыскание ~laboro: каторга.
slovake:
pokuta, trest
svede:
straff
ukraine:
кара, покарання, штраф, стягнення

puninda

Inda ricevi punon:
1:
vivis puninde, mortis ridinde PrV ; dungantoj evitantaj impostpagon sentas sin nepunindaj [11];
2:
viaj punindaj malbonegaj faroj estos pardonitaj al vi [12]; mi konfesas ke mi mensogis kaj vivis duan vivon, kaŝitan disde la homoj, sed tio ne estas ja tiom kruele puninda [13]; puninda mensogo [14].
angle:
punishable, worthy of punishment
beloruse:
каральны, які заслугоўвае пакараньня
ĉine:
可罚 [kěfá], 可罰 [kěfá], 可起訴 [kěqǐsù], 可起诉 [kěqǐsù], 应惩罚 [yìngchéngfá], 應懲罰 [yìngchéngfá], 有罪 [yǒuzuì]
france:
méritant une punition
germane:
strafbar, sträflich
hispane:
punible, castigable
hungare:
büntetendő, büntetésre érdemes
indonezie:
layak dihukum
japane:
処罰すべき [しょばつすべき]
nederlande:
strafbaar
pole:
karygodny
portugale:
punível, castigável
ruse:
заслуживающий наказания, наказуемый
ukraine:
який заслуговує кари/покарання

senpuna

Ne trafita de puno: malvirtulo ne restos senpuna [15]; ne lasu lin senpuna, ĉar vi estas homo saĝa [16]; la krimo restis senpuna [17].
angle:
unpunished
beloruse:
беспакараны, бяскарны
france:
impuni
germane:
straffrei
hispane:
impune
hungare:
büntetlen
indonezie:
(dr hukuman), tidak dihukum
japane:
罰せられない [ばっせられない], 罰を受けない [ばちをうけない]
nederlande:
straffeloos
pole:
bezkarny
ruse:
безнаказанный
ukraine:
безкарний

senpuneco

Manko de puno, kie ĝi estas atendebla: la kondamno de la Internacia Kriminala Tribunalo de la militestro respondeca pri detruado de la sanktejoj de Timbuktuo […] markas decidan paŝon por fini senpunecon por ĉi tiuj militaj krimoj [18].
18. I. Bokova, trad. R. Corsetti: Redakcie, Unesko-kuriero, 2017-10 ĝis 12 (3)
angle:
impunity
beloruse:
беспакаранасьць
france:
impunité
germane:
Straffreiheit
indonezie:
impunitas, nirpidana
ukraine:
безкарність

senpunigo

JUR Forigo de leĝa puno pro iu ago: nia projekto pledas por la senpunigo de abortigo, sed ankaŭ por ĝia laŭleĝigo [19].
VD:amnestio,
19. L. Iglesias Kuntz, trad. P. León: Nelly Minyersky: la verda reĝino, Unesko-kuriero, 2019-10 ĝis 12
beloruse:
апраўданьне (у судзе)
france:
dépénalisation
indonezie:
amnesti, dekriminalisasi

monpuno

JUR Puno konsistanta en pago de mono: oni punu lin per monpuno [20]; monpunon tamen riskis la aviadisto pro tio, ke sur la flugmaŝino estis reklamataj produktaĵoj de tabakfirmao [21]; oni riskas pli-malpli salitan monpunon [22].
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 21:22
21. Laimius Stražnickas/pg: (sen titolo), Monato, 2001/01, p. 10
22. Monato, Roberto Pigro: Terasa apartamento, 2011
angle:
fine
beloruse:
штраф
bretone:
tell-gastiz
ĉeĥe:
peněžitý trest, pokuta
ĉine:
罚款 [fákuǎn], 罰款 [fákuǎn], 罚金 [fájīn], 罰金 [fájīn]
france:
amende
germane:
Geldbuße, Geldstrafe
hispane:
multa
hungare:
pénzbüntetés, bírság
indonezie:
denda, penalti
japane:
罰金刑 [ばっきんけい]
nederlande:
geldboete
perse:
جریمهٔ نقدی
pole:
kara pieniężna, mandat
portugale:
multa
ruse:
штраф
slovake:
peňažný trest, pokuta
svede:
böter
ukraine:
штраф

monpuni

(tr)
JUR Puni iun per devigo elpagi certan monsumon (monpunon): pro ribelaj babiladoj oni devas bati kaj monpuni [23]; mian akompananton, iunokte, skandinava policisto tre ĝentile, sed tre maltolereme monpunis je 50 germanaj markoj [24].
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 15a
24. Bardhyl SELIMI: Kosovo. Vojaĝimpresoj, somero 2000Monato
angle:
to fine
beloruse:
штрафаваць
ĉine:
罚款 [fákuǎn], 罰款 [fákuǎn], 罚钱 [fáqián], 罰錢 [fáqián]
indonezie:
mendenda
ruse:
штрафовать, оштрафовать

administraj notoj