justic/o SPV

justico

JUR La tuto de la instancoj en ŝtato okupitaj pri la aplikado de leĝoj kaj juĝado, inkluzive la administro, kiu zorgas pri elekto de juĝistoj, kontrolo de ilia agado, plenumo de difinitaj punoj ktp.: en kelkaj landoj la korupteco enrampis eĉ la justicon [1]; la alta konsilio pri justico [2]; la ministrejo pri justico [3]; infankrimuloj eskapas de la justico [4]; Afriko kreu fortajn demokratiajn instituciojn, inkluzive de libera esprimado, sendependaj justicoj, honestaj policoj kaj fortaj parlamentoj [5]; estus pli efike, se la belgaj polico kaj justico penadus gardi danĝerajn banditojn […] anstataŭ mobilizi armeon por retrovi eskapintojn [6]; la Supera Kortumo verdiktis, ke oni ne rajtis fermi ankaŭ Egin, kvankam en tiu okazo la justico taksis, ke diversaj membroj de ĝia administra konsilio kulpis pri kunlaborado kun ETA [7]. PRT:juĝisto, advokato, ekspertizisto, persekutisto, ekzekuciisto, ekzekutisto, kortumo, tribunalo
1. Werner Schad: Putrantaj demokratioj, Monato, 2001/02, p. 7
2. Monato, Bardhyl Selimi: La prokuroro kaj la prezidanto, 2006
3. Monato, Bardhyl Selimi: Juste interpreti ..., 2004
4. Monato, João José Santos: Diantoj ... kaj dornoj, 2007
5. Monato, Princo Henriko Oguinye: Obama: For la fortuloj!, 2009
6. Monato, Ivo Durwael: Pri lokoj kaj mokoj, 2009
7. Monato, Hektor Alos i Font: Maljusta justico, 2010
angle:
criminal justice system
beloruse:
юстыцыя ministrejo pri ~o: міністэрства юстыцыі.
ĉeĥe:
justice, soudnictví
ĉine:
司法 [sīfǎ], 公检法司 [gōngjiǎnfǎsī]
france:
justice (institution) ministrejo pri ~o: ministère de la justice.
germane:
Justiz ministrejo pri ~o: Justizministerium.
hungare:
igazságügy, igazságszolgáltatás ministrejo pri ~o: igazságügyi minisztérium.
itale:
giustizia ministrejo pri ~o: Ministero di Grazia e Giustizia (prima del 1999), Ministero della Giustizia (dopo il 1999).
japane:
司法 [しほう], 法務 [ほうむ]
nederlande:
gerecht ministrejo pri ~o: ministerie van justitie.
perse:
دادگستری (دستگاه دولتی) ministrejo pri ~o: وزارت دادگستری.
portugale:
justiça ministrejo pri ~o: ministério da justiça.
ruse:
юстиция, правосудие ministrejo pri ~o: министерство юстиции.
slovake:
justícia
ukraine:
юстиція, правосуддя

administraj notoj