Kaliforni/o FK

Kalifornio

GEOGPOL Ŝtato de Usono, situanta ĉe la Pacifika marbordo de Nordameriko kun ĉefurbo Sakramento, kaj plej grava urbo Losanĝeleso: kiel oni scias, Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per produktaĵoj de la regno kreskaĵa [1]; 39,4 km longis la tiel nomata „Kuranta barilo“, kiu ekestis en 1994 en Kalifornio [2]; la universitato de Kalifornio en Berkelio [3]; el 50 usonaj ŝtatoj, Kalifornio kaj Teksaso enhavas la plej grandan nombron de prizonuloj atendantaj mortopunon [4].
HOM:kaliforniumo, kalifornio (elemento)
1. L. L. Zamenhof: Fundamenta Krestomatio
2. Evgeni Georgiev: Ekspozicio de famaj artistoj, Monato, 2000/07, p. 15
3. Monato, Barry Friedman: Ohiaj ŝtataj Hipokaŝtanoj, 2008
4. Monato, Elson B. Snow: Barbara minoritato, 2011
angle:
California
beloruse:
Каліфорнія
ĉine:
加利福尼亚 [Jiālìfúníyà], 加利福尼亚 [jiālìfúníyà], 加利福尼亚州 [Jiālìfúníyàzhōu], 加州 [Jiāzhōu], 加州 [jiāzhōu]
germane:
Kalifornien
indonezie:
Kalifornia
itale:
California
japane:
カリフォルニア州 [かりふぉるにあしゅう]
katalune:
Califòrnia
pole:
Kalifornia
svede:
Kalifornien

administraj notoj