2karikatur/o

karikaturo

Groteska desegnaĵo, prezentanta la ĉefajn trajtojn de iu facile rekoneblajn sed malbeligitajn kaj difektitajn per komika troigo: (figure) li leviĝis de la benko de la rigardantoj kaj prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu kompari, ĉu li kaj lia karikaturo sur la scenejo estas similaj unu al la alia [1]; super ĉiu fenestro en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo [2]; la dana gazeto Jyllands-Posten permesis eldoni 12 karikaturojn pri la profeto Muhamado, desegnaĵoj, kiuj simple pro tio, ke ili bildigis la profeton, ofendis islamanojn tra la tuta mondo [3]; eĉ se la bildo de la diligenta flandro kaj la pigra valono estas nejusta karikaturo, tamen statistikoj montras, ke samaj leĝoj kaj reguloj en la nordo kaj la sudo de la lando estas aplikataj laŭ malsamaj kriterioj [4]; karikaturo, skurila sed trafa, en nacia gazeto perfekte kaptis la viziton [5]; Miĉjo Muso, Donaldo Anaso […] kreitaj de la karikaturisto Walt Disney [6].
angle:
caricature
beloruse:
карыкатура
ĉeĥe:
karikatura
ĉine:
漫画 [mànhuà], 漫話 [mànhuà], 諷刺漫畫 [fěngcìmànhuà], 諷刺畫 [fèngcìhuà]
france:
caricature
germane:
Karikatur
hispane:
caricatura
hungare:
karikatúra
japane:
諷刺画 [ふうしが], 漫画 [まんが], 戯画 [ぎが], カリカチュア
katalune:
caricatura
nederlande:
spotprent, karikatuur
perse:
کاریکاتور
pole:
karykatura
rumane:
caricatură
ruse:
карикатура
slovake:
karikatúra
svede:
karikatyr
ukraine:
карикатура

karikaturi

(tr)
Desegni iun kiel karikaturo: (figure) Jules Verne en sia romano Gil Braltar karikaturis hispanan etnobelon, kiu intencas dresi la simiojn por konkeri Ĝibraltaron el Britio [7].
angle:
caricature
beloruse:
маляваць карыкатуру, прадстаўляць у карыкатурным выглядзе
ĉeĥe:
karikovat
france:
caricaturer
germane:
karikieren
hungare:
karikíroz
japane:
諷刺画にする [ふうしがにする], 漫画化する [まんがかする]
katalune:
caricaturar, caricaturitzar
nederlande:
karikaturiseren
perse:
کاریکاتور (کسی را) کشیدن
pole:
karykaturować
slovake:
karikovať

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.