*desegn/i PV

*desegni

(tr)
1.
Bildigi per strekoj, linioj, kiuj indikas formojn, ne per farbo kovranta kaj koloranta surfacojn: kiam la hundo vidis, ke sur la pordo ... estas desegnita kruco, ĝi ankaŭ prenis pecon de kreto kaj faris krucojn sur ĉiuj pordoj en la tuta urbo [1].
a)
BELA Imiti per krajonaj, plumaj aŭ penikaj strekoj la formon, sed ne la koloron de io; aperigi la konturojn de io: prenu al vi brikon kaj kuŝigu ĝin antaŭ vi, kaj desegnu sur ĝi urbon, nome Jerusalemon [2]; jen estas la surskribo, kiu estas desegnita: mene, mene, tekel, ufarsin [3]; enskribu la vizion, kaj desegnu (la literojn) bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi [4]; la viro elprenis el la poŝo libron kun blankaj folioj, prenis sian krajonon, ĉar li estis pentristo, kaj desegnis la fumiĝantajn trabojn [5]. VD:figuri, pentri, skizi
b)
TEK Fari teĥnikan planon, ekzemple de io konstruota: desegni hospitalon, aviadilonPIV1 ; li mem ne faris ĉion, ... li nur desegnis la planon [6]; (figure) dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo, ... tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto [7]. VD:plani, projekti.
VD:konturi, linio, silueto, streki
2.
(figure) Montri, priskribi la ĉefajn trajtojn de io, la distingilojn de io: li ne estas tiel terura kiel oni lin desegnasB ; li mallonge desegnis la ĉefajn liniojn de sia projekto. VD:figuri, priskribi, skizi.
Rim.: La rekta objekto de la verbo povas montri aŭ la bildon de la „imitita“ objekto, aŭ la objekton mem: desegni rozon, desegni bildon de rozo.
afrikanse:
trek
albane:
barazim
amhare:
መሳል
angle:
1.a to draw 1.b to draft, design 2. to sketch, delineate
arabe:
رسم
armene:
նկարել
azerbajĝane:
çəkmək
beloruse:
1. рысаваць, чарціць, крэсьліць 2. абрысоўваць, абмалёўваць
bengale:
আঁকা
birme:
မဲ
bosne:
izvući
bulgare:
рисувам
ĉeĥe:
kreslit, nakreslit, narýsovat, rýsovat
ĉine:
盘算 [pánsuàn], 手繪 [shǒuhuì], 取 [qǔ]
dane:
tegne
estone:
juhtida
eŭske:
marraztu
filipine:
gumuhit
france:
dessiner, tracer (un dessin), tirer (un plan)
galege:
deseñar
germane:
zeichnen
guĝarate:
ડ્રો
haitie:
trase
haŭse:
zana
hebree:
לצייר
hinde:
आकर्षित
hispane:
1.a calcar, dibujar 1.b diseñar (hacer los planos de), dibujar
hungare:
1.a rajzol 1.b tervez (konstruál) 2. ecsetel (átv.)
igbe:
ise
irlande:
a tharraingt
islande:
draga
japane:
描く [えがく]
jave:
tarik
jide:
ציען
jorube:
fa
kanare:
ಡ್ರಾ
kartvele:
მიაპყროს
katalune:
1.a dibuixar 1.b dissenyar 2. descriure
kazaĥe:
сурет салу
kimre:
tynnu
kirgize:
тартуу
kmere:
គូរ
koree:
그리
korsike:
piglià
kose:
zoba
kroate:
crtanje
kurde:
xetkirin
latine:
hauriret
latve:
izdarīt
laŭe:
ແຕ້ມ
litove:
atkreipti
makedone:
подготви
malagase:
hanatona
malaje:
menarik
malajalame:
വര്ണിക്കുക
malte:
jiġbed
maorie:
te utu
marate:
काढणे
monge:
kos
mongole:
зурж
nepale:
नजिक
njanĝe:
kudzatunga
okcidentfrise:
draw
panĝabe:
ਖਿੱਚਣ
paŝtue:
رسم
pole:
1.a szkicować, rysować (bez kolorów) 1.b kreślić, wykreślać 2. zarysować
portugale:
desenhar, traçar, descrever (traçando)
ruande:
gushushanya
ruse:
1.a рисовать (одним цветом) 1.b чертить 2. обрисовать
samoe:
tusi
sinde:
ڪڍو
sinhale:
දිනුම් ඇදීම
skotgaele:
a ‘tarraing
slovake:
kresliť, rysovať
slovene:
pripravi
somale:
sawiraan
ŝone:
kuzochera
sote:
atamela
sunde:
ngagambar
svahile:
kuteka
taĝike:
кашидан
taje:
วาด
tamile:
வரைய
tatare:
рәсем
telugue:
డ్రా
tibete:
རི་མོ་བྲི་
ukraine:
залучити
urdue:
اپنی طرف متوجہ
uzbeke:
chizish
vjetname:
vẽ
zulue:
udwebe

desegno

1.
Desegnado aŭ maniero kiel io estas desegnita: mirinda facileco de desegno Marta ; kia desegno, kiaj koloroj! ĝi estas vesto de granda indo [8]! VD:fasono, stilo1.a, koloro3.a
2.
Desegnaĵo: grandaj, flordesegnaj tapiŝoj pendis de oraj festonoj sur la muroj (tapiŝoj kun floraj desegnaĵoj) [9]; la reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de ĝia tuta konstruo [10]; [David donis al sia filo] la desegnon de ĉio, kion li havis en sia animo koncerne la kortojn de la domo de la Eternulo [11].
afrikanse:
ontwerp
albane:
dizajn
amhare:
ዲዛይን
angle:
drawing, design
arabe:
تصميم
armene:
դիզայն
azerbajĝane:
dizayn
beloruse:
1. рысаваньне, красьленьне, чарчэньне 2. рысунак, чарцёж, дызайн
bengale:
নকশা
birme:
ပုံစံ
bosne:
dizajn
ĉeĥe:
kresba, nákres, rys, výkres
ĉine:
[tú], 图样 [túyàng], 花色 [huāsè], 插画 [chāhuà], 成像 [chéngxiàng]
dane:
konstruktion
estone:
disain
eŭske:
diseinua
filipine:
disenyo
france:
dessin
galege:
proxecto
germane:
Zeichnung, Muster, Musterung, Bild, Abbild, Abbildung, Design
guĝarate:
ડિઝાઇન
haitie:
konsepsyon
haŭse:
zane
hebree:
צִיוּר
hinde:
डिजाइन
hispane:
dibujo
igbe:
imewe
irlande:
dearadh
islande:
hönnun
japane:
デザイン
jave:
desain
jide:
פּלאַן
jorube:
oniru
kanare:
ವಿನ್ಯಾಸ
kartvele:
დიზაინი
katalune:
dibuix, disseny
kazaĥe:
жобалау
kimre:
dylunio
kirgize:
дизайн
kmere:
ការរចនា
koree:
디자인
korsike:
cuncezzione
kose:
uyilo
kroate:
dizajn
kurde:
mînakkirin
latine:
consilium
latve:
dizains
laŭe:
ການອອກແບບ
litove:
dizainas
makedone:
дизајн
malagase:
famolavolana
malaje:
reka bentuk
malajalame:
ഡിസൈന്
malte:
disinn
maorie:
hoahoa
marate:
डिझाइन
monge:
tsim
mongole:
зураг төсөл
nepale:
डिजाइन
njanĝe:
kamangidwe
okcidentfrise:
ûntwerp
panĝabe:
ਡਿਜ਼ਾਇਨ
paŝtue:
ډيزاين
pole:
1. szkicowanie, rysowanie (bez kolorów) 2. szkic, rysunek (bez kolorów)
ruande:
igishushanyo
samoe:
mamanu
sinde:
خاڪي
sinhale:
නිර්මාණ
skotgaele:
dealbhadh
slovake:
kresba, nákres, výkres
slovene:
zasnova
somale:
naqshad
ŝone:
patani
sote:
moralo
sunde:
rarancang
svahile:
kubuni
taĝike:
лоиҳа
taje:
ออกแบบ
tamile:
வடிவமைப்பு
tatare:
дизайн
telugue:
డిజైన్
tibete:
རི་མོ་
ukraine:
дизайн
urdue:
ڈیزائن
uzbeke:
dizayn
vjetname:
thiết kế
zulue:
songoza

desegnado

Ago desegni: ilaro por desegnado Marta ; vi posedas talenton por desegnado [...] malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo Marta .
angle:
drawing
beloruse:
рысаваньне, красьленьне, чарчэньне
ĉeĥe:
kreslení
france:
dessin (acte)
germane:
Zeichnen
hungare:
rajzolás, tervezés(konstruálás)
japane:
デッサン [でっさん], 製図 [せいず]
katalune:
dibuix, disseny (procés)
pole:
szkicowanie, rysowanie (bez kolorów)
ruse:
черчение, рисование
slovake:
kreslenie

desegnaĵo

Desegnita bildo: skribado per hieroglifaj desegnaĵoj EE ; BELA la desegnaĵoj de RembrandtPV ; la planko de la halo estis pavimita per lerte kunmetitaj platoj kun desegnaĵoj, jen geometriaj, jen arabeskaj [12]; ĉiu plej malgranda objekto kaj vazo estis ornamita per skulptaĵo aŭ kolora desegnaĵo [13]; TEK desegnaĵo laŭ la ekstera vido, laŭ la sekcaĵo PIV1 .
angle:
drawing
beloruse:
рысунак, чарцёж, дызайн
ĉine:
[tú]
france:
dessin (image)
germane:
Zeichnung
hebree:
צִיוּר
hungare:
rajz
japane:
素描 [すがき], 下絵 [したえ], 図案 [ずあん], 図面 [ずめん], 模様 [もよう]
katalune:
dibuix, disseny (imatge)
pole:
szkic, rysunek
ruse:
чертёж, рисунок
ukraine:
креслення, малюнок

desegniĝi

1.
Esti desegnita.
2.
Montri siajn konturojn: la muro de la libiaj montoj desegniĝis ne tre klare [14]; [dum la ŝipo iom proksimiĝis] la figuroj de l' amaso desegniĝis pli klare [15];
angle:
to take shape, become delineated
beloruse:
вырысоўвацца
france:
se dessiner, s'ébaucher
hungare:
kirajzolódik
japane:
描かれる [えがかれる], 輪郭をあらわす [りんかくをあらわす]
katalune:
dibuixar-se
pole:
1. rysować się, zarysowywać się, szkicować się, kreślić się (rys. tech.), wykreślać się (rys. tech.) 2. rysować się, zarysowywać się
ruse:
1. вырисовываться 2. вырисовываться, намечаться

desegnisto

BELA Tiu, kiu profesie desegnas: la vizaĝo de la juna patrino estas desegnnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ĝiaj trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto Marta ; farita de lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto, ĝi prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵon Marta .
angle:
drafter, draftsman (usone), draughtsman (brite)
beloruse:
красьляр, чарцёжнік
ĉeĥe:
kreslič, kreslíř, rýsovač
ĉine:
签署者 [qiānshǔzhě], 签名者 [qiānmíngzhě], 繪圖者 [huìtúzhě]
france:
dessinateur
germane:
Zeichner
hebree:
מְעַצֵב
hungare:
rajzoló
japane:
デッサン画家 [でっさんがか], 製図家 [せいずか], デザイナー [でざいなー]
katalune:
dibuixant, dissenyador
pole:
rysownik, kreślarz (rys. tech.)
ruse:
чертёжник, рисовальщик
slovake:
kreslič
ukraine:
кресляр, малювальник

ŝablondesegni

(tr)
BELA Desegni sur io, sekvante per la krajono la liniojn de submetita aŭ surmetita ŝablono: ŝablondesegni bluzon, jupon PIV1 . SUB:paŭsi1
angle:
to trace
beloruse:
рысаваць па шаблёне
france:
calquer
hungare:
átmásol (pausszal)
katalune:
calcar
pole:
kalkować, odrysowywać
ruse:
калькировать
ukraine:
робити викройку

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
ŝablon~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.