*karnaval/o

*karnavalo

KAL Popola festo kun alivestiĝoj, burleskaj procesioj, festenoj, en Eŭropo kaj Sudameriko ofte okazanta antaŭ la granda fasto: lia pakaĵo konsistis el granda barelo ― ĝi donos al ni por la karnavalo multe da materialo por gajeco [1]; mi estas princo Karnavalo, kaj mi vojaĝas sub la nomo Februaro [2]; li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio Marta ; la karnavalo de Binche allogas pro siaj originaleco, tradicia spirito kaj rita karaktero [3]; la „festenega“ mardo estas la ununura tago, en kiu la karnavalaj maskitoj, nomataj ĵiloj, eliras [4]; komence la karnavalo konsistis el simpla procesio kun homoj kantantaj kaj svingantaj fajrilojn [5]; la prezidanto de la karnavalo-komitato [6]; kvankam supran tekston mi verkis dum karnavalo, mia plendo estas serioza [7]; sub la inspiro de inaj kurboj rimarkindas la ensemblo Sambódromo, kie en la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro paradas la plej alta esprimo de la brazila popola arto, nome la sambo [8].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
3. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
4. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
5. Monato, David Curtis: Profitoj forportitaj
6. Monato, David Curtis: Profitoj forportitaj
7. Monato, Stefan Maul: Aŭtomat-homo
8. Monato, Jozefo Lejĉ: Urboj kaj kurboj
angle:
carnival (festival days before Lent)
beloruse:
карнавал
bretone:
Ened, Meurlarjez
ĉine:
狂欢节 [kuánghuānjié], 謝肉節 [xièròujié], 嘉年华会 [jiāniánhuáhuì], 嘉年华 [jiāniánhuá]
france:
carnaval
germane:
Fastnacht, Fasching, Faselnacht, Karneval
hispane:
carnaval
hungare:
farsang, karnevál
japane:
カーニバル, 謝肉祭 [しゃにくさい]
nederlande:
carnaval
perse:
کارناوال
pole:
karnawał
portugale:
carnaval
rumane:
carnaval
ruse:
карнавал
svede:
karneval
ukraine:
карнавал, масниця

administraj notoj