Kebek/o

Kebeko

1.
GEOGPOLLanLin Provinco de Kanado en ĝia orienta parto; Kebekio: el tiuj miloj da anglaj elmigrantoj, kiuj loĝiĝis en la provinco Kebeko, kiu tiam estis la plej loĝata, la plimulto da ili perdis siajn anglajn kutimojn, religion kaj lingvon post unu generacio [1]; artikolo pri la lingva leĝofarado en Kebeko, de W.C. Woolfson, parolas pri la efiko de la devigigo de la franca en tiu provinco [2]; jam tri fojojn la sendependisma partio venkis en balotoj kaj fariĝis registaro de la provinco Kebeko, kaj tamen ĝi ankoraŭ ne deklaris la sendependiĝon de Kebeko [3].
2.
GEOGPOL La ĉefurbo de Kebeko1 (46˚49'N, 71˚13'W): nur en la ceteraj 24 regionoj, ĉirkaŭ la urbo Kebeko, la franca altiras anglalingvanojn, sed malforte [4]; maskita viro kun ekstremdekstraj simpatioj eniras moskeon en la kanada urbo Kebeko, mortpafas ses preĝantojn kaj vundas dudekon [5].
1. A. P. Beauchemin: Konsento angla-franca, The British Esperantist, 1905-07 (7), p. 93a
2. D. L. Gold: Geolinguistics, Language Problems and Language Planning, 1977 (3:2), p. 86a–95a
3. Y. Bellefeuille: Re: Rememorante la forpasintan Pierre Trudeau, soc.culture.esperanto, 2000-10-02
4. La monda lingvo-problemo, 1972, p. 155a
5. S. Johansson: Marina ĉe la limo, 2018, paĝo 46
angle:
Quebec 2. Quebec City
beloruse:
Квэбэк (горад і правінцыя)
bulgare:
Квебек
ĉeĥe:
Quebec, Quebek
ĉine:
魁北克 [Kuíběikè], 魁北克 [kuíběikè], 魁北克市 [Kuíběikèshì]
france:
Québec
germane:
Québec
hispane:
Quebec
japane:
ケベック
nederlande:
Québec
pole:
Quebec
slovake:
Quebec, Quebek
ukraine:
Квебек

Kebekurbo

GEOGPOL Kebeko2: en Kebekurbo certe rolas similaj konvinkoj [6]; antaŭkongrese ni iros orienten, tra la bela, pli ol 400-jara Kebekurbo [7].
6. M. Fettes: Diversaj historioj, diversaj futuroj – kaj la volo elekti, La Ondo de Esperanto, 2001, n-ro 8-9
7. 105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio, revuoesperanto.org
angle:
Quebec City
beloruse:
Квэбэк (горад)
ĉine:
魁北克市 [Kuíběikèshì]

administraj notoj