*klaft/o PV

*klafto

Malnova mezurunuo de longo aŭ profundo, responda proksimume al la distanco inter la pintoj de la etenditaj brakoj de plenkreskulo, respektive 6 - 10 futoj (franca: 195 cm; angla, germana: 183 cm; rusa: 213 cm): 171 klaftoj sub la supraĵo de la akvo [1]; ili alproksimiĝas al ia lando kaj sondinte, ili trovis dudek klaftojn [2]; la boato fornaĝis kelkajn klaftojn for de la bordo [3]; nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo [4]; tiu kirko de la Releviĝo rondforma, simetria, […] havas po 30 klaftojn laŭlonge kaj laŭlarĝe [5]; la infero falis dek mil klaftojn pli profunden [6].
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. La Nova Testamento, La agoj 27:28
3. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 29a
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
5. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
angle:
fathom
beloruse:
сажань
ĉeĥe:
sáh
ĉine:
[xún], 英寻 [Yīngxún]
france:
toise (mesure de longueur), brasse (mesure de longueur)
germane:
Klafter, Faden (Tiefenmaß)
hispane:
toesa
hungare:
öl (hosszmérték), fonál (mélységmérték)
itale:
braccio (antica misura)
japane:
両手を広げた長さの単位 [りょうてをひろげたながさのたんい], 尋 [ひろ]
nederlande:
vadem
pole:
sążeń
rumane:
stânjen
ruse:
сажень, фатом, морская сажень
slovake:
siaha
ukraine:
сажень (міра довжини)

administraj notoj