1kliŝ/o PV

kliŝo, kliŝaĵo

1.
TIP Reliefa reprodukto sur metala plato, uzata por libropresado, produktita aŭ el la stampo de kompostaĵo (stereotipo) aŭ rekte per gravurado: amaso da skribaĵoj, kliŝoj, paperoj, paperpakaĵoj [1]; en la eŭrofalsado partoprenis du presejoj, unu preparis kliŝojn, la alia presis [2]. VD:matrico1.b, ŝablono1, litografio1, stampilo

kliŝo por presado de ilustraĵo, gravurita per acido
CC BY-SA 4.0  [3]
2.
FOT Fotografia negativo, fiksita sur vitro aŭ membrano kaj servanta por fari pozitivajn kopiojn: du fotoj, […] unu simple estas fuŝita kliŝo, kiu hazarde povus elvoki tre intensan blue blankan lumon [4].
3.
(figure) Tro uzata senoriginala esprimo: tiu frazo estas nura kliŝaĵo; [ili] provis forigi kliŝojn pri tiu ĉi popolo [5]; la rakontoj estas tre ripetemaj, plenaj de propagandaj kliŝoj, kiaj kutimiĝis al ni dum la „malvarma milito“ [6]. VD:gurdita, banala.
angle:
2. negative 3. cliche
beloruse:
1. клішэ 2. нэгатыў 3. клішэ, штамп, банальнасьць
france:
1. cliché (typog.) 2. cliché (photog.), épreuve négative 3. cliché (lieu commun), banalité (lieu commun), lieu commun, poncif, stéréotype (lieu commun)
germane:
1. Druckstock, Klischee 2. Negativ 3. eingefahrene Vorstellung, Klischee, Abklatsch
nederlande:
1. cliché 2. negatief (zn.) 3. cliché (gemeenplaats), gemeenplaats
pole:
3. klisza, stereotyp, wyrażenie banalne (przen.)
portugale:
1. clichê 2. negativo 3. chavão, clichê, estereótipo, lugar-comum
rumane:
3. clișeu, stereotip
ruse:
3. штамп 3. клише
ukraine:
кліше

kliŝa

(figure) Maloriginala, ŝablona, stereotipa, kvazaŭ tiel facile kopiita kiel kliŝo: la poemoj […] ĉiam estas sinceraj, emfazaj, neniam kliŝaj [7]; tre trafa priskribo de aro da rolantoj, ĉiu havas propran karakteron, neniu el ili estas kliŝa kartonaĵo [8]; verki senhezite optimismajn kantojn sen soni kliŝe [9].
7. F. Szilágyi: Poeziaĵoj de Julian Tuwim, Norda Prismo 1957:3, p. 174a-175a
8. Monato, Boris Kolker: Inter la dek plej bonaj romanoj
9. Monato, Rogier Huurman: Unu horo da regeo kun Jonny M, 2014
beloruse:
стэрэатыпны, неарыгінальны
france:
stéréotypé
germane:
klischeehaft, stereotyp
pole:
stereotypowy
portugale:
estereotipado
rumane:
stereotipă

1kliŝi

(tr)
PIV1 Fari kliŝon de io.
Rim.: Mi ne trovis tiun verbon uzata en iu teksto, kvankam OA1 deklaras ĝin kiel bazan formon de „kliŝ/“. [Wolfram Diestel]
beloruse:
рабіць клішэ
france:
faire un cliché (de), prendre en photo
germane:
klischieren, ein Klischee anfertigen
nederlande:
clicheren
pole:
kliszę robić
rumane:
placă de a face
ruse:
клишировать, размножать копии
ukraine:
виготовляти кліше, стереотипувати

administraj notoj

~o, ~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.