*komb/i UV
*kombi
(tr)
- Malkonfuzi, purigi, ordigi per kombilo: kombi la harojn, la barbon; kombi sin, la hundon; ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo [1]; lino kombita [2]; ŝia ĉambristino ŝin kombis [3]; li ĉiam kombis laŭ la kranio ĝis la nuko [4]; glate kombita kapo [5]; min estis rigardantaj brilantaj en duonlumo okuloj, nekombitaj barboj kaj duonmalfermitaj buŝoj Metrop ; ŝi prenas falsan hararon violkoloran, alte kombitan [6]; la arĝentblanka hararo estis suprenkombita [7]; [je tiu] tago de la monato ni devas antaŭenkombi nian hararon [8]; Wells provis kombi sin per la fingroj [9].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 19:9
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvara
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
5. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
6. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Eldiras babilema negrino
7. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Helmer Grundström
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
9. Monato, Espero, 2003
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 19:9
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvara
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
5. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
6. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Eldiras babilema negrino
7. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Helmer Grundström
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
9. Monato, Espero, 2003
- angle:
- comb
- beloruse:
- прычасаць
- bulgare:
- реша, сресвам
- ĉeĥe:
- česat, česat (vlasy)
- ĉine:
- 梳 [shū], 梳头 [shūtóu], 栉 [zhì], 梳理 [shūlǐ], 笓 [pí], 篦 [bì], 精紡 [jīngfǎng]
- france:
- peigner
- germane:
- kämmen
- hispane:
- peinar
- hungare:
- fésül
- indonezie:
- menyisir
- japane:
- すく, くしけずる
- nederlande:
- kammen
- pole:
- czesać
- portugale:
- pentear, cardar
- rumane:
- pieptăna
- ruse:
- причесать
- slovake:
- učesať, česať
- tibete:
- རྒྱུག་ཤད་རྒྱག་
- ukraine:
- чесати, причісувати, зачісувати
kombaĵo
- Tio kion oni kombas aŭ kombis (hararo, frizaĵo, fibraĵo k.a.): ni parolas pri ŝia kombaĵo [10].
10.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
- germane:
- (gekämmte) Frisur
kombilo
- 1.
-
Ilo kun longaj maldikaj dentoj por
malkonfuzi, purigi, ordigi harojn, lanon, fibrojn ks:
mi posedas bototirilon kaj kombilon
[11];
Mikelo donis al li la kombilon, kaj Stanislas tiel lerte aranĝis siajn harojn,
ke post kelka tempo lia kapo estis kovrita per la plej belegaj nigraj bukloj
[12];
teksokombilo similas ordinaran kombilon, konsistante el vico da kombileroj,
sed ĝi estas ambaŭflanke fermita
[13];
kiu kapon posedas, kombilon jam trovos
PrV
.
broso - 2.
-
Analoga ilo, kiun uzas la virinoj por fiksi aŭ ornami sian
hararon:
iliaj longaj blondaj haroj estis interfiksitaj per oraj kombiloj
[14];
apenaŭ la sorĉistino enigis la kombilon en la harojn, la veneno komencis efiki
kaj la knabino falis senkonscia
[15].
agrafo1.a,
krampo2
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
12. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
13. Marie Bartovská: La teksokombilo , Scienca Revuo, 1972 n-ro 95, artikolo 1448
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
12. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
13. Marie Bartovská: La teksokombilo , Scienca Revuo, 1972 n-ro 95, artikolo 1448
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
15. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino
- angle:
- 1. comb 2. comb
- beloruse:
- 1. расчоска 2. грэбень, грабенец, грабеньчык
- bulgare:
- гребен
- ĉeĥe:
- hřeben na česání
- ĉine:
- 梳 [shū], 笓 [pí], 梳子 [shūzi], 篦 [bì], 小排骨 [xiǎopáigǔ], 栉 [zhì]
- france:
- peigne
- germane:
- Kamm ~ilero: Zinke (vom Kamm). 2. Einsteckkamm
- hispane:
- peine
- hungare:
- fésű
- indonezie:
- sisir
- japane:
- くし, すきぐし
- kurde:
- şeh
- nederlande:
- kam
- pole:
- grzebień
- rumane:
- pieptene
- ruse:
- гребень 1. расчёска
- slovake:
- hrebeň (na česanie)
- tibete:
- རྒྱུག་ཤད་
- ukraine:
- гребінь, гребінець
kombisto
- beloruse:
- галяр, цырульнік
- ĉine:
- 理发师 [lǐfàshī], 发型设计师 [fàxíngshèjìshī]
- france:
- coiffeur
- hungare:
- fodrász
- indonezie:
- penata rambut
- nederlande:
- kapper
- pole:
- fryzjer
- rumane:
- frizer
- ukraine:
- перукар
malkombi
(tr)
16.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
- angle:
- tousle, dishevel
- beloruse:
- растрапаць, раскудлаціць, пакалмаціць, раскалмаціць, узлахмаціць
- ĉeĥe:
- cuchat, rozcuchat
- france:
- décoiffer, dépeigner
- germane:
- verstrubbeln
- hispane:
- despeinar
- hungare:
- összekócol, szétborzol
- indonezie:
- mengacak rambut
- japane:
- かき乱す [かきみだす]
- nederlande:
- in de war doen
- pole:
- targać, potargać
- rumane:
- toartă, sfâșia
- ruse:
- растрепать, разлохматить
- slovake:
- postrapatiť
- ukraine:
- розтріпувати, розкуйовджувати, скуйовджувати
diskombi
- angle:
- 2. card
- beloruse:
- 2. часаць, расчэсваць
- france:
- 2. carder, peigner, démêler
- germane:
- 1. aufbauschen, toupieren 2. auskämmen
- hungare:
- 2. kifésül, kártol, gerebenez
- indonezie:
- 2. menyisir (utk membersihkan), menyusur
- japane:
- 2. すく
- nederlande:
- 2. kaarden
- pole:
- 2. przeczesywać, rozczesać
- rumane:
- 2. pieptăna, perie
- ukraine:
- 2. розчісувати
trakombi
- 1.
- Zorge kombi: li karesis ŝian hararon, kiun antaŭ la manĝo ŝi trakombis tiel zorgeme [19].
- 2.
- (figure) Traserĉi, traplugi laŭvice: la radiisto trakombis despere novajn ondolongojn [20]; ne estis senco serĉi en ĉi tiu arbaro aŭ la najbaraj arbaroj, ĉar Glogo kaj Bobo jam trakombis ilin ĉiujn [21]; la helpantoj kun siaj maŝinoj atakas la kampojn kvazaŭ armeo, en komuna takto, senhalte, meĥanike, ili trakombas la terenon [22].
19.
B. Traven, trad. Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser: Registaro, p. 338
20. Vladimir Beekman: Noktaj aviadistoj, ĉap. 2, p. 19
21. Upton Sinclair: La gnomaŭto, Kvara ĉapitro, p. 29
22. Monato, Franz-Georg Rössler: Ni fosu nian konton!, 2010
20. Vladimir Beekman: Noktaj aviadistoj, ĉap. 2, p. 19
21. Upton Sinclair: La gnomaŭto, Kvara ĉapitro, p. 29
22. Monato, Franz-Georg Rössler: Ni fosu nian konton!, 2010
- angle:
- comb through
- france:
- peigner
- germane:
- durchkämmen
diraka kombilo

-
(kun periodo T)
Distribucio, kiu ĵetas
funkcion `phi` al
`sum_(n in bb Z) phi(nT)`:
la dirakan kombilon oni kutime signas
per `Ш_T` (legu: ŝa to);
la furiera transformo de diraka kombilo estas
diraka kombilo.
Dirako
- angle:
- Dirac['s] comb
- beloruse:
- грэбень Дырака
- france:
- peigne de Dirac
- germane:
- Diracscher Kamm
- hispane:
- peine de Dirac
- hungare:
- Dirac-sorozat, fésűfüggvény
- indonezie:
- sisir Dirac
- nederlande:
- kam van Dirac
- pole:
- grzebień Diraca (mat.)
- rumane:
- Dirac pieptene
- ruse:
- Ш-функция
administraj notoj
~isto
:
Mankas dua fontindiko.
~isto : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
diraka ~ilo: Mankas dua fontindiko.
diraka ~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
diraka ~ilo: Mankas dua fontindiko.
diraka ~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.

