2konvenci/o PV

konvencio

1.
Tio, kio estas starigita per esprimita aŭ neesprimita interkonsento ene de homgrupo, socio, t.e. regulo, kondutnormo kc: sociaj konvencioj (deco); ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj [1]; seniĝi de la konvencioj kaj adaptiĝoj por momento LGA ; rompanto de konvencioj KKr ; la lingvo estas nenio alia ol iaspeca konvencio inter la personoj, kiuj ĝin uzas Ret ; la klerika komitato […] elektis literumadon, kiu imitis la nekonsekvencajn kaj netaŭgajn konvenciojn de la skribita angla lingvo [2]. VD:kutimo2, tradicio, moro
2.
JURPOL Traktato 1: konvencio gardanta la aŭtorajn rajtojn; la poŝta konvencio de Bern; validiĝis en 1978 la Konvencio de Barcelono por protektado de Mediteraneo [3]; la Konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj (1961) [4]; Cameron volas nuligi en Britio la eŭropan konvencion pri homaj rajtoj kaj ĝin anstataŭigi per brita ekvivalento [5].
3.
HIS Nacia eksterordinara asembleo (ekzemple por ellabori konstitucion): la Franca konvencio (1792–1795); 16 diversnaciaj konvencianoj el la plej granda politika forto de la Eŭropa Parlamento, la konservema Eŭropa Popola Partio, proponis adapti formulon el la pola konstitucio [6].
angle:
1. convention, general usage 2. convention, agreement 3. convention
beloruse:
1. канвэнцыя, пагадненьне 2. канвэнцыя, пагадненьне 3. канвэнт
ĉeĥe:
dohoda, konvence, konvenience, obyčej, smlouva, zvyklost, úmluva (mezinárodní)
ĉine:
公約 [gōngyuē], 常規 [chángguī], 习俗 [xísú]
france:
convention
germane:
1. Konvention, Übereinkunft 2. Abkommen 3. Konvent, konstituierende Versammlung
hispane:
2. convención
hungare:
1. koncenció, bevett szokás 2. államközi egyezmény 3. konvent, alkotmányozó nemzetgyűlés
japane:
協定 [きょうてい], 取決め [とりきめ], 慣例 [かんれい], 慣習 [かんしゅう], 約束事 [やくそくごと], 党大会 [とうたいかい]
katalune:
2. convenció
pole:
1. konwencja
portugale:
2. convenção
rumane:
1. convenție
ruse:
1. соглашение, условность (обычно во мн.ч.) 2. соглашение, конвенция 3. конвент
slovake:
dohoda, konvencia, zmluva

konvencia

Rilata al aŭ rezultanta el konvencio: konvencia klaŭzo; la konversacio ne estis tute konvencia […], sub la vortoj de la viro ankoraŭ kaŝis sin la pagana faŭno LGA ; mi ne alrigardis ŝin, nur aŭskultis la unuajn konvenciajn vortojn KKr ; kelkfoje ŝi estas malpura, ĉar nia silenta interkonsento estas, ke inter ni ne ekzistas konvenciaj baroj KKr ; konvencia militado estas kondukata per konvenciaj armiloj kaj batalkampaj taktikoj inter du aŭ pliaj ŝtatoj en malfermita konfronto [7]; la aŭtoro estas nekonata, kaj la atribuo al Salomono estas nur konvencia [8]; li certas, ke konvencia edukado pereigas la animon [9]. VD:kutima, tradicia
angle:
conventional
ĉeĥe:
běžný, konvencionální, konvenienční, konvenční
ĉine:
传统 [chuántǒng], 习用 [xíyòng], 迂拘 [yūjū], 常規 [chángguī]
france:
conventionnel
germane:
üblich, konventionell
hispane:
convencional
japane:
取決めの [とりきめの], 慣例の [かんれいの], 慣習的な [かんしゅうてきな], 因習的な [いんしゅうてきな]
pole:
konwencjonalny
slovake:
bežný, konvenčný

administraj notoj