*mor/o UV

*moro

Ĝenerala vivmaniero kaj kutima konduto de iu popolo aŭ persono: religiaj moroj [1]; mi edukiĝis en bonaj moroj [2]; ŝi metas al siaj laboristinoj nur unu postulon: nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj Marta ; konforme al la ĝisnuna moro, mi komencas mian parolon per […] danko al la lando, kiu gastame nin akceptis [3]; Las Casas predikis kontraŭ la moro de fumado, kiun oni heredis de la kolonianoj [4]; fariĝis moro en Izrael, ke ĉiujare la filinoj de Izrael iras priplori la filinon de Jiftaĥ [5]; la naturo ⫽ Konservas sian moron, kion ajn ⫽ La honto dirus [6]; la tradiciaj, la novaj moroj; alia tempo, aliaj moroj; PrV novaj sinjoroj ― novaj moroj PrV ; leĝo malaperas, moro daŭras PrV . VD:konvencio1, kutimo2, tradicio, uzanco
angle:
general custom, habitual conduct, mores
beloruse:
звычай
ĉeĥe:
nadložní humus, pokryvný humus, povrchový humus, surový humus
ĉine:
习俗 [xísú], 習俗 [xísú]
france:
mœurs, style de vie, usages alia tempo, aliaj ~oj: autres temps autres mœurs.
germane:
Sitte, Brauch, Lebensart, Usus
hispane:
costumbre, modo de vida
indonezie:
adat
japane:
風俗 [ふうぞく], 慣習 [かんしゅう], 風習 [ふうしゅう], 習わし [ならわし]
nederlande:
zede, gebruik (zede)
pole:
obyczaj, zwyczaj, obrzęd
portugale:
costume (de um povo), comportamento
rumane:
obicei, manieră, rit
ruse:
обычай ~oj: нравы, обычаи. alia tempo, aliaj ~oj: другие времена, другие нравы.
slovake:
mrav, obyčaj, správanie sa
ukraine:
звичай, норов, звичка (тварин)

bonmora

Kiu havas bonajn morojn, kondutas laŭorde: tie knabinoj de bonmoraj familioj vivas sendistinge kun eksaj karceraninoj, publikulinoj, narkotistinoj [7].
7. B. Cadei: Se Dio frapetas la pordon de malliberejo, Espero Katolika, 1984:10
beloruse:
маральны, высокамаральны
france:
de bonnes mœurs
germane:
gesittet, wohlgesittet
pole:
obyczajny, moralny
rumane:
moral, modest

bonmoroj, bona moro

Moroj konformaj al la moralo aŭ al la dececo: viaj gepatroj instruis vin pri bona konduto kaj bona moro [8]. VD:bontono
beloruse:
маральнасьць, абычайнасьць, звычаёвасьць
france:
bonnes mœurs
germane:
die guten Sitten
pole:
moralność
rumane:
morală

facilmora

Kiu ne serioze, ne respondece rilatas al homoj laŭ la komunaj moroj: en sia juneco Liu Bang estis facilmora kaj malatentis klerulojn [9].
9. -: Liu Bang – fondinto de la dinastio Okcidenta Han, Ĉina Radio Internacia, [vidita en 2016]
beloruse:
лёгкіх звычаяў
france:
de mœurs légères
germane:
freizügig, ungezwungen, unbekümmert, leichtfüßig
pole:
lekkich obyczajów
rumane:
maniere ușoare

facilmoreco

Senzorga vivado laŭ facilaj moroj, kun eventuala inklino al diboĉo. ANT:severmoreco
beloruse:
лёгкія звычаі
france:
dévergondage, légèreté de mœurs
germane:
Freizügigkeit, Ungezwungenheit, Unbekümmertheit, Leichtfüßigkeit
pole:
bezwstyd, lekkie maniery
rumane:
tupeu, maniere ușoare

severmora

Aganta skrupule laŭ principoj, sen devojiĝo, sen facilanimeco: timinda, severmora dommastrino [10]; leviĝi de l’ reĝa kasto ĝis la bramana kasto per longa severmora vivo [11].
10. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 1. Kiu Sin Enjungis, Devas Tiri.
11. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
beloruse:
строгіх звычаяў, суровы (у маралі)
ĉine:
清苦 [qīngkǔ]
france:
austère (personne, milieu)
germane:
sittenstreng
japane:
戒律の厳しい [かいりつのきびしい]
pole:
o ostrych obyczajach
rumane:
cu morală ascuțită

severmoreco

Vivado laŭ striktaj principoj, atente al devoj prefere ol al plezuroj: ĉe tiaj personoj vidiĝas nur malafabla seriozeco, malkvietaj suspektoj, senkora severmoreco [12]. ANT:facilmorecoVD:puritanismo2
12. Ramo: Sankta Tereso de Jesu-infano, Espero Katolika, 1925-05 (9), p. 142a
beloruse:
строгія звычаі, суровасьць (у маралі)
france:
austérité
germane:
Sittenstrenge
pole:
surowość, szorstkość
rumane:
austeritate, ferocitate

administraj notoj

facil~eco: Mankas dua fontindiko.
facil~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.