koŝmar/o PIV1

koŝmaro

Inkubo 1: nokte Neringa vekiĝis pro koŝmaro [1]; la koro batas maltrankvile kvazaŭ en koŝmaro [2]; (figure) la perspektivo de unukultura mondo estas koŝmaro, ne utopio [3]; (figure) por ekspluati skistogason laŭ la nuna teknologio, necesas koktelo de pli ol 500 kemiaĵoj kaj miloj da litroj da akvo […] tiu koŝmaro jam trafas Usonon [4].
1. Monato, Laimius Stražnickas: Pri la aferoj misteraj
2. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 78a, p. 657a
3. Monato, Garvan Makaj': Kien la franca?
4. Monato, Renée Triolle: Skistogasa koŝmaro!
angle:
nightmare
beloruse:
кашмар
bulgare:
кошмар
ĉine:
恶梦 [èmèng], 夢魘 [mèngyǎn], 魇 [yǎn], 噩夢 [èmèng], 寎 [bìng]
france:
cauchemar
germane:
Albtraum
hispane:
pesadilla
hungare:
rémálom, lidérces álom
katalune:
malson
nederlande:
nachtmerrie
perse:
کابوس
pole:
koszmar
portugale:
pesadelo
rumane:
coșmar
ruse:
кошмар
svede:
mardröm

koŝmara

1.
Rilata al koŝmaro.
2.
(figure) Terura; malbonega, aĉega, abomena: la romano priskribas malutopion, koŝmaran mondon, en kiu la ŝtato konstante spionas la mizeran loĝantaron [5].
5. Edmund GRIMLEY EVANS: Legenda klasikaĵo pri malutopioMonato
angle:
2. nightmarish
beloruse:
кашмарны
germane:
2. albtraumhaft
ruse:
кошмарный

koŝmari

Sonĝi koŝmaron: Vi ĝuos eternan vivon, (...) kies mankon vi koŝmaris dum la lastaj tagoj, monatoj kaj eĉ jaroj [6].
6. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Budapeŝto, 1993. Ĉap. 3.
beloruse:
бачыць кашмарны сон
germane:
einen Alptraum haben, alpträumenen
ruse:
видеть кошмарный сон

administraj notoj