2kres/o
kreso
↝ 
Iu el pluraj specioj el familio brasikacoj, herbo kun akreta gusto, uzata kiel spico kaj salato: la ĝardenkreso (Lepidium sativum) […] havanta milde akrajn foliojn [1]; al la frankfurta verda saŭco tradicie apartenas almenaŭ sep herboj: borago, cerefolio, kreso, petroselo, pimpinelo, okzalo kaj ŝenoprazo [2]; skorbutherbo gustas kiel kreso [3].
- angle:
- cress
- france:
- cresson
- germane:
- Kresse
- hispane:
- mastuerzo, berro
- hungare:
- zsázsa
- katalune:
- morritort
- nederlande:
- tuinkers
- norvege:
- karse
- pole:
- rzeżucha, pieprzyca
- portugale:
- agrião
- rumane:
- creson
- ruse:
- кресс, кресс-салат
akvokreso
↝ 
Specio el familio brasikacoj (Nasturtium officinale), manĝebla herbo, kiu kreskas en subakvaj lokoj: la akvokreso estas plurjara, moltiga planto, […] vivas apud fluakvoj, kiuj ne frostas eĉ vintre […], en Francio, oni kultivas akvokreson ekde la la 14-a jarcento [4].
- angle:
- watercress
- france:
- cresson de fontaine
- germane:
- Brunnenkresse
- hispane:
- berro
- hungare:
- vízitorma
- katalune:
- creixen
- latinece:
- Nasturtium officinale
- nederlande:
- waterkers
- norvege:
- brønnkarse
- pole:
- rukiew wodna
- portugale:
- mastruço-dos-rios
- rumane:
- năsturel
- ruse:
- брункресс, водяной кресс, жеруха лекарственная
administraj notoj
akvo~o
:
Mankas dua fontindiko.