kurd/o

kurdo

Ano de iranlingva etno, indiĝena en okcidenta Azio. La regionon loĝatan de ili oni nomas Kurdujo: konfliktoj […] inter kurdoj kaj turkoj [1]; „disdividita” popolo kiel nun eŭskoj, koreoj, ujguroj, kurdoj [2]; se ekzemple renkontiĝos anglo, greko, armeno kaj kurdo, ili eĉ ne konjektos, ke ili parolas en parencaj lingvoj [3].
1. Stefan Maul: Neglektata kontinento, Monato, 2000/02, p. 5
2. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo
3. Monato, Mihail Korotkov : La turka havas familion
angle:
kurd
beloruse:
курд
ĉine:
库尔德人 [kùěrdérén], 庫爾德人 [kùěrdérén], 库尔德 [Kùěrdé], 庫爾德 [Kùěrdé]
france:
kurde
germane:
Kurde
nederlande:
Koerd
pole:
Kurd
rumane:
Curd
ukraine:
курд

kurda

Rilata al kurdoj, ilia kulturo, lingvo: la patro […] rifuzis agnoski la rilaton de sia filino kun ŝia turk-kurda amiko [4]; kurdaj infanoj [5]; kurda legomvendisto [6]; Turkio subtenis kontraŭkurdajn atakojn en Sirio [7].
4. Gerrit Berveling: Kiam honoro fariĝas hororo, Monato, 2000/02, p. 11
5. Monato, Thomas Sülzle: Komenco de la teatra maratono
6. Monato, Marko Naoki Lins: Turkio ante portas
7. Monato, Jomo Ipfelkofer: Ne interveni signifas ne solvi
beloruse:
курдзкі
ĉine:
库尔德 [kùěrdé], 庫爾德 [kùěrdé]
germane:
kurdisch
nederlande:
Koerdisch
pole:
kurdyjski
rumane:
curdă
ukraine:
курдський

Kurdujo

GEOGPOL
Regiono ampleksanta partojn de Turkujo, Irako, Irano kaj Sirio, kiu estas ĉefe loĝata de kurdoj: Siria Kurdujo […] estas fakta memstara regiono […] de tri memregitaj kantonoj en norda Sirio [8].
beloruse:
Курдыстан
ĉine:
库尔德斯坦 [kùěrdésītǎn], 庫爾德斯坦 [kùěrdésītǎn]
germane:
Kurdistan
nederlande:
Koerdistan
pole:
Kurdystan
rumane:
Kurdistan

administraj notoj

K~ujo : Mankas dua fontindiko.