1kursiv/o

kursivo

1.
TIP Speco de pressignoj, klinitaj al dekstro, similaj al la literoj de rapida manskribo: uzo de kursivo por montri vortemfazon en la angla originalo [1]; kursivo de la aŭtoro (noto ĉe citaĵo). VD:grasa
Rim.: Ne konfuzu kun oblikva tiparfasono.
2.
(malofte) Klinita rapida manskribo.
angle:
1. italics 2. cursive, running hand
beloruse:
курсіў
ĉine:
1. 斜体 [xiétǐ], 斜體 [xiétǐ], 斜体字 [xiétǐzì], 斜體字 [xiétǐzì]
france:
1. italique
germane:
1. Kursivschrift, Kursive
hispane:
1. cursiva, itálica
hungare:
1. dőlt betűs írás, kurzív írás 2. folyóírás
itale:
1. corsivo
japane:
筆記体 [ひっきたい], 草書体 [そうしょたい], イタリック
nederlande:
cursief
pole:
1. kursywa 2. pismo pochyłe
portugale:
cursivo
ruse:
1. курсив 2. скоропись
ukraine:
курсив

kursiva

TIP Presita en kursivo1: nevalidajn normtekstojn ni citas en kursivaj literoj [2]; kursive presitaj sciencaj (ne-Esperantaj) nomoj de bestoj kaj vegetaĵoj [3].
2. Helmuto Velger: Kontribuoj al la norma esperantologio
3. AdE: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
angle:
italic (letter, type)
beloruse:
курсіўны
japane:
イタリックの
pole:
ukośny, pochyły
ruse:
курсивный
ukraine:
курсивний

kursivigi

TIP Ŝanĝi la normalan (rektan) tiparfasonon en kursivon1: Zamenhof mem kursivigis (noto ĉe citaĵo) BonaLingvo .
angle:
italicize
beloruse:
вылучаць курсівам
japane:
イタリックで印刷する [イタリックでいんさつする]
pole:
drukować kursywą
ruse:
выделить курсивом
ukraine:
виділяти курсивом

administraj notoj

~o : Mankas dua fontindiko.
~igi : Mankas dua fontindiko.