*gras/o PV

*graso   Vikipedio

Energiriĉa substanco en la ĉeloj de bestoj kaj plantoj, ĥemie acilglicerinoj (pli tradicia nomo gliceridoj); tiujn, kiuj estas fluaj je 20°C oni nomas ankaŭ oleoj: oleo estas vegetaĵa, vazelino minerala graso; konsumi sian antaŭan grason PrV ; miaj genuoj senfortiĝis de fastado, kaj mia karno perdis la grason [1]; [li] nutris lin per […] butero de bovinoj kaj per […] sebo de ŝafidoj […] kaj per la graso de la kernoj de tritiko [2]; grashepataĵo, anasoj aŭ anseroj konservitaj en graso [3]; bova graso [4]; de multaj jardekoj mi manĝas ekzemple malmultan grason [5]; planta graso [6]; nesaturitaj grasoj de la grupo omego 6 [7]. SUB:butero, lardo, margarino, sebo, vegetalino.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 109:24
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:14
3. Monato, Marc Gassion: Aude, 2003
4. Monato, Petro De Smet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!, 2008
5. Monato, Stefan Maul: Dikeco, 2007
6. Monato, Walter Klag: Bombo-bankroto, 2013
7. Monato, Julius Hauser: Oro blanka, 2013
angle:
grease
ĉeĥe:
omastek, rostlinný tuk, sádlo
france:
graisse
germane:
Fett
hispane:
grasa
hungare:
zsír
nederlande:
vet
pole:
tłuszcz
portugale:
gordura
ruse:
жир
slovake:
loj, olej, sadlo, tuk
turke:
yağ

grasa  

1.
Konsistanta el graso, natursimila al graso: grasa parto de viando; grasa makulo; grasa ŝmiraĵo.
2.
Havanta multe da graso, dika: grasa viando, ansero; sep bovinoj belaspektaj kaj grasaj [8]; grasa fiŝo [9]; homo tre grasdika [10].
3.  
AGR Bone sterkita, fruktodona: grasa grundo, kampo; kia estas la tero, ĉu ĝi estas grasa aŭ malgrasa [11]; espereble pluvos [por] fekundigi la grasan teron de la delto [12].
4.  
TIPKompLeks Tipara fasono pli peza ol tiu uzata por la ĉefteksto: per literoj grasaj estas presitaj la vortoj reformitaj [13]; en la libro estas uzataj multaj tiparoj: granda, eta, kursiva, grasa [14].
Rim.: Iuj tiparaj familioj disponigas plurajn tiajn grasajn fasonojn; tiu uzata en kompostado de libroj kutime estas relative malpli peza (la plej pezajn oni uzas por specialaj efektoj en afiŝoj kaj similaj artaĵoj). Tial oni povus distingi tiajn pezogradojn uzante la vortojn graseta, grasega. Ŝajnas ke PIV1 elektis la vorton graseta por nomi la plej ordinaran specon (simile al la rusa tradicio); ni tamen opinias pli oportuna uzi la radikvorton por la ordinara speco, kaj laŭbezone precizigi per sufikso (ekz-e, grasega). KompLeks
VD:kursivo
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:2
9. Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon, 2013
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:18
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 13:20
12. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
13. L. L. Zamenhof: Pri Reformoj en Esperanto, Esperantisto, 1894
14. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, 2003
angle:
4. boldface, bold
ĉeĥe:
tlustý, tučný
france:
gras, riche (en p. d'un sol)
germane:
1. fettig 2. fett
hispane:
1. graso 2. grasoso 4. negrita (tipo de letra)
hungare:
zsíros ~a makulo: zsírfolt 1. zsíros, zsír- 2. kövér, hájas
nederlande:
vet ~a makulo: vetvlek 1. vet, vettig 2. vet
pole:
1. tłusty 2. tłusty 3. tłusty 4. wytłuszczony (o czcionce, piśmie) , pogrubiony (o czcionce, piśmie)
portugale:
1. gorduroso 2. gordo 3. rica (adj., terra)
ruse:
1. жирный, жировой, сальный 2. жирный 3. жирный, тучный 4. полужирный шрифт
slovake:
tlstý, tučný
turke:
yağlı

grasaĵo

Io grasa: manĝu grasaĵon kaj trinku dolĉaĵon [15]; vi havus pacon ĉe via tablo, plena de grasaĵoj [16].
germane:
Fettigkeit, Schlemmerei

grasigi

1.
Fari iun grasa: grasigi porkon; la grasigitan ŝafon vi buĉas, sed la ŝafojn vi ne paŝtas [17].
2.
Fari ion grasa, ŝmiri per graso: grasigi paton, ŝuojn, pafiltubon.
3.  
AGR Sterki: grasigi teron, ĝardenon.
ĉeĥe:
hnojit, krmit, vykrmit
france:
graisser, engraisser (tr.)
germane:
1. mästen 2. fetten 3. düngen
hispane:
1. engordar 2. untar, engrasar 3. abonar
hungare:
1. hízlal 2. bezsíroz, zsírral beken 3. trágyáz
nederlande:
1. vetmesten 2. invetten 3. bemesten
pole:
1. tuczyć 2. natłuszczać, okraszać (dot. pokarmów)
portugale:
1. engordar 2. untar 3. estercar
ruse:
1. откормить 2. смазать жиром 3. удобрять
slovake:
mastiť, vykŕmiť

grasiĝi

Iĝi grasa: la porkoj tre facile grasiĝas; ili manĝos kaj satiĝos kaj grasiĝos [18]; (figure) la akciuloj grasiĝas (riĉiĝas) per altaj dividendoj.
france:
grossir, engraisser (intr.)
hispane:
engordar (hacerse gordo), cebarse (intr.)
hungare:
hízik
nederlande:
vet worden
pole:
tyć, utyć, roztyć się, tuczyć się, utuczyć się
portugale:
engordar (tornar-se gordo)
ruse:
жиреть, тучнеть
turke:
şişmanlamak

grasigaĵo  

france:
engrais
hispane:
estiercol, abono, mantillo
hungare:
trágya
nederlande:
mest
portugale:
esterco, estrume
ruse:
удобрение

malgrasa  

1.
Havanta malmulte da graso: bovinoj malbelaspektaj kaj malgrasaj [19]; ŝafo malgrasa [20]; longaj, malgrasaj fingroj [21]; malgrasa asketo [22]; Sara estis malsana: malgrasa, pala, ŝiaj grandaj okuloj enfalis [23]; la malgrasaj ĉevaloj kuris tiel, ke el ili iris vaporo [24].
2.  
AGR Malmulte fruktodona, malbone sterkita: malgrasa grundo; kelke da malgrasaj grenkampoj [25]; ĉevaloj kaj bovoj promenadis kune sur la malgrasa paŝtejo [26]. VD:malriĉa.
ĉeĥe:
hubený
france:
maigre, pauvre (en p. d'un sol)
germane:
mager, dünn
hispane:
1. magro (adj.), flaco 2. estéril (adj., tierra)
hungare:
1. sovány, szikár 2. sovány
nederlande:
arm (mager) 1. mager
pole:
1. chudy, lichy 2. lichy
portugale:
1. magro (adj.) 2. pobre (adj., terra)
ruse:
1. тощий, худой
slovake:
chudý

malgrasiĝi  

(ntr)
Seniĝi je graso, maldikiĝi: vi tiel malgrasiĝas [27]; li povis vidi, ke li multe malgrasiĝis [28].
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 13:4
28. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
france:
maigrir
germane:
abnehmen
hispane:
adelgazar

administraj notoj

~igaĵo: Mankas dua fontindiko.
~igaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.