kvartet/o JED
kvarteto
- 1.
Muzikaĵo por kvar voĉoj aŭ kvar instrumentoj:
Kion vi ludos? – […] la grandan kvarteton en Cis mol de sinjoro
Beethoven
[1];
„Rankvarteto”
[2].
- 2.
Kvaro de muzikantoj:
ludi en kvarteto
[3];
en unu el siaj leteroj al la „Kvarteto de Sendlerowa”
(kiel oni nomas en Usono la s.m. teatran grupon) ŝi skribis: […]
[4];
arĉa kvarteto estas muzika ensemblo de kvar arĉaj instrumentoj
— kutime du violonoj, aldviolono kaj violonĉelo
[5].
- 3.
Kartludo en kiu oni kolektas seriojn de po kvar kartoj:
aperis nova kartludo por paroligi komencantojn, ĝi nomiĝas
„Esperanto-kvarteto“ kaj konsistas el 28 koloraj kartoj
[6].
Rim.:
Laŭ BL: (en la senco de kvar kun-ludantoj aŭ kun-kantantoj) ankaŭ eblas
diri kvaropo, kvaro; (en la senco de verko por kvar) ankaŭ eblas diri
kvaropaĵo .
1.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro I
2. Monato, Paul Gubbins: Revuon redakti ... kaj ranoj
3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro I
4. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler
5. Vikipedio, Arĉa kvarteto
6. Ulrich Matthias: Esperanto-kvarteto – Por paroligi komencantojn
2. Monato, Paul Gubbins: Revuon redakti ... kaj ranoj
3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro I
4. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler
5. Vikipedio, Arĉa kvarteto
6. Ulrich Matthias: Esperanto-kvarteto – Por paroligi komencantojn
- angle:
- quartet
- beloruse:
- квартэт
- ĉine:
- 四重奏演奏者 [sìchóngzòuyǎnzòuzhě]
- france:
- quatuor, quartette pour des joueurs de jazz
- germane:
- Quartett
- hispane:
- cuarteto
- hungare:
- kvartett, négyes
- japane:
- カルテット
- nederlande:
- kwartet
- pole:
- kwartet
- portugale:
- quarteto (mús.)
- rumane:
- cvartet
- ruse:
- квартет
- ukraine:
- квартет