kvintal/o PIV1

kvintalo

Mezurunuo de maso de grandkvantaj komercaĵoj, diversvalora laŭ la landoj: Sankta Antonĉjo nun helpu – li komencis preĝi en si, – kvintalon da kandeloj mi bruligos por vi post hejmreveno [1].
a)
Cent aŭ cent dek du funtoj, proksimume kvindek kilogramoj.
b)
Cent kilogramoj: 449 kvintaloj en ĉiu areo de 135 kvadrataj kilometroj [2]; Hao esperas havigi ĉirkaŭ 45 kvintalojn / ha el la rizo priklita en marto [3].
1. Julio Baghy: Kiel Mihok instruis angle, Dancu, marionetoj. - Budapeŝto, 1927
2. E. Ramos: ...horo de la resumo, Radio Sancti Spíritus, 2006-05-15
3. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
ĉeĥe:
metrický cent (100 kg)
france:
quintal
germane:
1.a Zentner, Quintal
indonezie:
kuintal
nederlande:
kwintaal
pole:
1.a kwintal 1.b cetnar, centnar
portugale:
quintal (unidade de massa)
slovake:
cent, metrák
ukraine:
квінтал (міра ваги), центнер

administraj notoj